Pilolo
Pilolo estas kuracilo en formo de glutebla buleto. Ekzemploj de ofte uzataj piloloj estas aspirino por kapdoloroj kaj kontraŭkoncipiloj por malebligi gravedecon.
Piloloj povas enhavi neniun kuracilan kemiaĵon, kaj tiam ili nomiĝas ŝajnkuraciloj (aŭ placeboj). Ŝajnkuraciloj estas gravaj iloj dum medicina esplorado kiu volas malkovri ĉu iu kuracilo estas utila.
Unu speco de pilolo estas premaĵo, kiu estas farita el kunpremita pulvoro.
Alia premaĵo estas tablojdo, ordinare pli granda ol pilolo, kiun oni pli facile prenas solvante ĝin en akvo aŭ lasante solviĝi en la buŝo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kontraŭkoncipa pilolo
- Postpilolo
- Sukerpilolo, pilolo tegita per sukero
- Pastelo
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.