For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Philippe Sands.

Philippe Sands

Philippe Sands
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1960 (1960-10-17) (63-jaraĝa)
en Londono
Etno judoj vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio Corpus Christi
University College School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo juristo
pledadvokato
universitata instruisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Internacia juro, homaj rajtoj kaj Ratlinioj Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Granda Londono vd
Verkado
Verkoj The Ratline ❦
East West Street vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Philippe SANDS (Londono, la 17-an de oktobro 1960) estas brita-franca juristo, advokato, aŭtoro kaj universitata profesoro ĉe Universitato-Kolegio de Londono. Ekde la 5-a de februaro 2018, Sands estas la prezidanto de la angla PEN-Klubo[1] kaj estrarano de la Hay Festival of Arts and Literature [2]. Sands ankaŭ estas tre serĉata fakulo ĉe novaĵservoj kiel ekzemple la BBC, CNN, Sky News, Al-Ĝazira, la Financial Times kaj The Guardian.

Internacia juro

[redakti | redakti fonton]

Kiel specialisto pri homaj rajtoj kaj internacia juro, li funkcias kiel konsilisto kaj aktivulo en multaj internaciaj tribunaloj. Sands defendis kazojn antaŭ la Internacia Kortumo, la Internacia Tribunalo pri Marjuro, la Justica Kortumo de la Eŭropa Unio, la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kaj la Internacia Puna Kortumo[3].

Sands funkcias kiel konsilisto kaj mandatulo pri ekzemple demandoj rilataj al la imuneco de nunaj kaj iamaj ŝtatestroj de la jurisdikcio de naciaj kaj internaciaj tribunaloj. Li estis implikita en kelkaj el la plej gravaj internaciaj procesoj, de Pinochet ĝis Guantanamo.

Li ankaŭ arbitraciis antaŭ la Internacia Centro por Arbitracio de Investaj Disputoj (ICSID) kaj la Kortumo por Arbitracio en Sporto (CAS)[4].

En novembro 2020, grupo de internaciaj juristoj prezidataj de Sands kaj Florence Mumba komencis redakti leĝproponon por krimigi ekocidon, la detruon de ekosistemoj[5].

Sands estas la aŭtoro de pluraj libroj pri internacia juro, inkluzive de

  • 2005: Lawless World: America and the Making and Breaking of Global Rules (Mondo senleĝa: Ameriko kaj la Kreado kaj Rompiĝo deTutmondaj Reguloj). En tiu libro Sands pritraktas la laŭleĝecon de la Iraka Milito en 2003. En la dua eldono de World Without Law (2006), Sands rivelis ke la tiama brita ĉefministro Tony Blair promesis al prezidento George W. Bush ke li subtenos usonajn planojn por invadi Irakon antaŭ ol li serĉis jurajn konsilojn pri la laŭleĝeco de la invado. Sands opiniis, ke en la internacia juro ne ekzistis jura bazo por milita agado en Irako[6].
  • 2008: Torture Team: Rumsfeld's Memo and the Betrayal of American Values.
  • 2016 East West Street: On the Origins of Genocide and Crimes against Humanity estis plurfoje premiita, inkluzive de la Baillie Gifford Prize for Non-Fiction kaj estis tradukita al dudek lingvoj.
  • 2020: The Ratline: Love, Lies and Justice on the Trail of a Nazi Fugitive pri Otto Wächter[7].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) Philippe Sands QC appointed President of English PEN, English PEN
  2. (en) Hay Festival Council. hayfestival.com, Arkivita el la originalo la 22an de aŭgusto 2016.
  3. (en) Prof. Philippe Sands QC Arkivigite je 2020-03-13 per la retarkivo Wayback Machine - Matrix Chambers, Matrixlaw.co.uk
  4. (en) List of Arbitrators, Court of Arbitration for Sport Arkivigite je 2016-04-09 per la retarkivo Wayback Machine (CAS)
  5. (en) International lawyers draft plan to criminalise ecosystem destruction, The Guardian, la 30-an de novembro 2020)
  6. (en) Philippe Sands' Letter to the Chilcot Inquiry (10 septembro 2010), arkivite (PDF) de la originalo, la 12-an de majo 2013.
  7. (en) ”Philippe Sands”. www.goodreads.com
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Philippe Sands
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?