Philippe Leclerc
Philippe François Marie, grafo de Hauteclocque, poste Leclerc de Hauteclocque, ankaŭ konita per la nomo Jacques-Philippe Leclerc, naskiĝis la 22-an de novembro 1902 en Belloy-Saint-Léonard (Somme) kaj mortis la 28-an de novembro 1947 apud Colomb-Béchar en Alĝerio. Li estis franca militisto kiu atingis la rangon de generalo. Li batalis en Afriko, ĉi tie li proklamis la "ĵuron de Kufra", la generalo partoprenis en la francia liberigo, tiel, li partoprenis en la liberigo de Parizo kaj de Strasburgo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.