Pál Auer
Pál Auer | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Arató Pál • Avar Pál |
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1885 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de junio 1978 (92-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | germana • franca • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - juroscienco (–1908) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto diplomato politikisto |
Pál Auer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Auer Pál estis hungara advokato, parlamenta deputito. Lia nobela antaŭnomo estis alsóterényi ekde 1910, lia pseŭdonimo estis Avar Pál.
Pál Auer[1] naskiĝis la 3-an de oktobro 1885 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de junio 1978 en Parizo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Auer devenis el riĉa juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1903, poste li doktoriĝis pri juro en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1908. Li plustudis en Vieno kaj Londono, fine li advokatiĝis post 2 jaroj. En 1911 li malfermis propran oficejon, kie li specialiĝis pri la interna juro. Li batalis dum la 1-a mondmilito, dum la Hungara Sovetrespubliko li loĝis en Vieno. Tiutempe li partoprenis en internaciaj kunsidoj pri la postmilita stato. Inter la mondomilitoj li denove estis privata advokato, sed ekde 1943 li estis ankaŭ aktiva politikisto en kamparana partio. Dum la nazia erao (1944) li kaŝiĝis. En 1945 li estis parlamentano, en la sekvanta jaro diplomato en Parizo. En 1947 li ne revenis, sed li estis ĵurnalisto ĝismorte en Parizo. Dum la hungara revolucio de 1956 li estis pariza raportisto de Radio Libera Eŭropo.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Idegen költők (kunaŭtoro, poemoj, tradukaĵoj, 1906)
- Becsület és becsületsértés (jura studo, 1908)
- A magyar középosztály forradalma (politika studo, 1913)
- Das Páriser Völkerbundabkommen (1920)
- Protekcio de etnaj minotitadoj
- L'ONU. Ce qu'elle est. Ce qu'elle devrait être (1962)
- Fél évszázad (rememoroj, 1971)
- Elkerülhető-e a harmadik világháború? (politika studo, 1977)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.