For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Horzonoj en Eŭropo.

Horzonoj en Eŭropo

Horzonoj en Eŭropo:
blua Okcidenteŭropa Tempo (UTC±00:00)
Okcidenteŭropa Somera Tempo (UTC+01:00)
helblua Okcidenteŭropa Tempo (UTC±00:00)
ruĝa Centreŭropa Tempo (UTC+01:00)
Centreŭropa Somera Tempo (UTC+02:00)
okro Orienteŭropa Tempo (UTC+02:00)
Orienteŭropa Somera Tempo (UTC+03:00)
flava Kaliningrada Tempo (UTC+02:00)
helverda Fora-orienteŭropa Tempo (FET, UTC+3),
Minska Tempo / Moskva Tempo
Helaj koloroj indikas landojn kiuj ne observas la someron tempon: Alĝerio, Belorusio, Islando, Maroko, Rusio, Tunizio kaj Turkio.
Hipotezaj horozonoj en Eŭropo kaze ke ĉiu lando sisteme apliku la mezan sunan tempon de tie, kie troviĝas la ĉefa parto de la lando (UTC-1, UTC, UTC+1, UTC+2, UTC+3).

Ĉi-sube estas la listo de la malsamaj horzonoj en Eŭropo. Notindas, ke plej multaj eŭropaj landoj uzas someran tempon kaj harmoniigas siajn somerajn alĝustigojn; vidu la artikolon somerajn tempojn en Eŭropo por detaloj.

Eŭropo havas la jenajn kvar horzonojn: la Okcidenteŭropa Tempo (WET/GMT), la Centreŭropa Tempo (CET), la Orienteŭropa Tempo (EET) kaj la Fora-orienteŭropa (Moskva kaj Minska) Tempo (FET).

La Okcidenteŭropa Tempo (WET, UTC±0, GMT) estas la horzono de la Feroaj Insuloj, de nord-orienta Gronlando, Irlando, Islando dum la tuta jaro, la Kanariaj insuloj, Madejro, Manksinsulo, Manikinsuloj, Portugalio kaj la Unuiĝinta Reĝlando de Grand-Britio kaj Nord-Irlando. Ĝia nomo angle estas Western European Time (WET) kaj antaŭe Greenwich Mean Time (GMT, Meza Tempo de Grenviĉo).

La Centreŭropa Tempo (CET, UTC+1) estas la nomo de la horzono kiu havas hordiferencon de unu horo al la Tempo universala kunordigita (UTC). Ĝi estas uzata de ĉiuj regnoj en okcidenta kontinenta Eŭropo krom Portugalio, kiu denove uzas Okcidenteŭropan Tempon.

Ĝia nomo angle estas Central European Time (CET), en la franca Heure (normale) de l'Europe centrale (HNEC) kaj en la germana Mitteleuropäische Zeit (MEZ).

La Orienteŭropa Tempo (EET, UTC+2), angle Eastern European Time (EET) (ukraine Київський час), estas la horzono de la eŭropaj landoj inter la Centreŭropa Tempo zono kaj la Ukrainio.

Jen la eŭropaj landoj, kiuj uzas vintre UTC+2: Belorusio, Bulgario, Kipro, Estonio, Finnlando, Grekio, Latvio, Litovio, Moldava Respubliko, Rumanio, Ukrainio.

La Kaliningrada Tempo (KAL, UTC+2) tutjare uzatas en Kaliningrada provinco (la ĝis 1945 germania regiono Orienta Prusio) de Rusio kun ties ĉefurbo Kaliningrad.

Fora-orienteŭropa Tempo: Moskva kaj Minska Tempo

[redakti | redakti fonton]

La Minska Tempo (FET, UTC+3) (beloruse Мінскі час) tutjare uzatas en Belorusio kun ties ĉefurbo Minsko.

La Moskva Tempo (FET, UTC+3) (ruse Московское время) tutjare estas laŭleĝa loka tempo en la eŭropa parto de Rusio laŭ horzono de Moskvo.

La moskva tempo en mapo de Rusio (UTC+3)

La Moskva Tempo estas uzata por horaroj de trajnoj, aviadiloj, ŝipoj ktp ĉie en la Rusa Federacio. Ĝi ankaŭ aperas en telegramoj, en retmesaĵoj ktp. La tempo estas ofte anoncita ĉie en la lando en radioelsendoj laŭ la Moskva tempo.

Rilataj paĝoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Horzonoj en Eŭropo
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?