Observatorio Bosscha
Observatorio Bosscha | |
Astronomia observatorio | |
Observatorio Bosscha
| |
Oficiala nomo: Observatorium Bosscha | |
Lando | Indonezio |
---|---|
Regiono | Okcidenta Javo |
Municipo | Lembang |
Supermara alteco | 1 310 m s. m. |
Koordinatoj | 6° 49′ 28″ S 107° 36′ 57″ O / 6.82444 °S, 107.61583 °O (mapo) |
Situo de la observatorio en Indonezio
| |
Vikimedia Komunejo: Bosscha Observatory | |
Retpaĝo: http://bosscha.itb.ac.id/id/ | |
La Observatorio Bosscha estas la plej malnova astronomia observatorio en Indonezio, establita en 1928 en la komunumo Lembang en la provinco Okcidenta Javo, ĉirkaŭ 15 km norde de la urbo Bandungo. Ĝi troviĝas sur monteto de ses hektaroj je supermarnivela alto de 1310 metroj ; ĝia MPC kodo estas 229.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la unua kunveno de la Nederlandsch-Indische Vereeniging Sterrekundige (Nederlanda Hindia Astronomia Societo), en la 1920-aj jaroj, estis konsentita, ke oni bezonas observatorion por astronomiaj studoj en la Nederlanda Hindio. El ĉiuj eblaj lokoj en la indonezia insularo, oni elektis tean plantejon en Malabar je kelkaj kilometroj de Bandungo, en la monteta nordo de la urbo kun plena vido al la ĉielo kaj aliro al la urbo supoze iĝonta la nova ĉefurbo de la kolonio, anstataŭ Batavia (la nuna Ĝakarto).
La observatorio estas nomita laŭ la posedanto de la tea plantejo : Karel Albert Rudolf Bosscha, filo de la nederlanda fizikisto Johannes Bosscha kaj grava kontribuanto al la evoluo de scienco kaj teknologio por la Nederlanda Hindio, kiu proponis ses hektarojn el sia posedaĵo por la nova observatorio.
La konstruo de la observatorio komencis en 1923 kaj finis en 1928. De tiu tempo, oni faris senĉesan observon de la ĉielon. La unua internacia publikaĵo pri Bosscha estis eldonita en 1932. La observadoj ĉesis dum la dua mondmilito. Post la milito, gravaj rekonstruoj estis necesaj.
La 17-an de oktobro 1951, la Nederlanda Hindia Astronomia Societo transdonis la administradon de la observatorio al la indonezia registaro. En 1959, la observatorio estas funkciigata de la Instituto de Teknologio de Bandungo kaj plene partoprenas al la scienca esplorado kaj eduko pri astronomio en Indonezio.
Instrumentaro
[redakti | redakti fonton]La observatorio estas ekipita per kvin grandaj instrumentoj :
- Duopa refraktoro Zeiss :
- Tiu instrumento, komponita per du lornoj kun objektivoj de 60 cm de diameto kaj ĉefa fokusa distanco de 10,7 m, krom unu "serĉilo" de 40 cm, estas ĉefe uzita por vasta gamo da astronomiaj esploroj ; interalie observo de la duopaj steloj, fotometriaj studoj pri la eklipse duopaj steloj, propraj movoj de steloj en stelamasoj, mezuroj de paralakso, bildoj de lunaj krateroj, detala observoj de planedoj, kometoj kaj aliaj objektoj de la sunsistemo.
- Schmidt-teleskopo Bima Sakti ("Lakta Vojo" en indonezia lingvo) :
- Teleskopo kun spegulo de 75 cm, ĉefa fokusa distanco de 2,5 m kaj ĝustiga lenso de 50 cm de diametro. Ĝi estas uzata por studi la galaksiajn strukturojn, la stelajn spektrojn, asteroidojn, supernovaojn ; ĝi estas ekipita per spektrometra prismo kun angulo de 6,1°, registrilo sur filmo kaj impresometro (aparato por mezuri la impreseblecon de fota filmo).
- Refraktoro Bamberg :
- Refraktoro kun objektivo de 37 cm, ĉefa fokusa distanco de 7 m uzita por determini la stelajn magnitudojn, mezuro de kosmaj distancoj kaj fotometriaj studoj pri la eklipse duopaj steloj, bildigo de Suno kaj Luno.
- Cassegrain GOTO :
- Teleskopo Cassegrain donacita de la japana registaro ; ĉefa parabola spegulo de 45 cm kaj ĉefa fokusa distanco 1,8 m ; sekundara hiperbola spegulo de ĉefa fokusa distanco de 5,4 m. Tiu teleskopo estas informadike regata permesas aǔtomate observi ĉielajn korpojn laǔ datumbazo kaj estas la unua indormadika teleskopo en Bosscha. Ĝi estas ekipata per fotometro kaj spektrometro.
- Refraktoro Unitron :
- Tiu astronomia lorno kun lenso de 13 cm, ĉefa fokusa distanco 87 cm, estas uzita de studentoj. Malgrand kaj malpeza, ĝi estas facile transportebla kaj pluirfoje servis ĉe ekspedicioj por sunaj eklipsoj, ekzemple en 1983 en Cepu, Centra Javo kaj en 1995 en Sangihe Talaud, Norda Sulaveso. Tiu lorno utilas ankaŭ por observi la "Hilalon" (unuan kreskantan lunarkon kiu markas la komenco de la monatoj en la Islama kalendaro), la lunajn kaj sunajn eklipsojn, la sunmakulojn kaj aliaj ĉielajn objektojn
- Aliaj instrumentoj :
- Suna teleskopo, konsistiganta el tri teleskopoj Coronado kaj tri sistemoj de filtriloj.[2]
- Radioteleskopoj : ĉefe radioteleskopo de 2,3 metroj, alĝustigita por la ondolongo de 21 cm ; tiel tiu radioteleskopo taŭgas por la observo de la neŭtra hidrogeno en nia Galaksio kaj en ekstergalaksiaj objektoj.[3]
-
Duopa refraktoro Zeiss
-
Duopa refraktoro Zeiss
-
Radiotelskopo de 2,3 m.
Direktoroj
[redakti | redakti fonton]1923 - 1940 : Dr. Joan Voûte
1940 - 1942 : Dr. Willem de Sitter
1942 - 1946 : Prof. Dr. Masashi Miyaji
1946 - 1949 : Prof. Dr. J. Hins
1949 - 1958 : Prof. Dr. Gale Bruno van Albada
1958 - 1959 : Prof. Dr. Ping Hok Ong and Santoso Nitisastro (temporary officers)
1959 - 1968 : Prof. Dr. The Pik Sin
1968 - 1999 : Prof. Dr. Bambang Hidayat
1999 - 2004 : Dr. Moedji Raharto
2004 - 2006 : Dr. Dhani Herdiwijaya
2006 - 2009 : Prof. Dr. Taufiq Hidayat
2009 - 2012 : Dr. Hakim L. Malasan
2012 - nun : Dr. Mahasena Putra
Malhelpaĵoj kaj planita translokigo
[redakti | redakti fonton]La luma poluo fariĝas pli kaj pli perturba pro la kreska nombro da loĝejoj kaj komercaj centroj ĉirkaŭ Lembang, Samtempe la manko de monrimedo minacas tion, kiu estas rigardita kiel la ununura observatorio en ekvatora regiono.[4]
Por projekto de translokigo, la astronoma esplora teamo de la Instituto de Teknologio de Bandungo elektis la urbon Kupang, Orientaj Sudorientaj Insuloj (Nusa Tenggara Timur), kies ĉielo estas multe pli klara ol tiu de Lembang, kiel eksplikas Dr. Mahesana Putra, estro de la observatorio ekde 2012.[5]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
- ↑ Raprorto pri la Disvolvo de la Realtempa Suna Teleskopo ĉe la Observatorio Bosscha de T. Hidayat kaj aliaj ; el Procedings of the Conference of the Indonesia Astronomy and Astrophysics 29-a – 31-a de oktobro 2009[rompita ligilo] (angle)
- ↑ Disvolviĝo de la Radio-Astronomio ĉe la Observatorio Bosscha[rompita ligilo] (angle)
- ↑ Degrada rolo de la Observatorio Boscha el Indonesia corners, 21-a de januaro 2016 (angle)
- ↑ Pro Severa Lumo Poluo, observatorio estu movita al Orientaj sudorientaj insuloj, el Beranda (indonezie)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- indonezie Oficiala paĝaro de la Observatorio
- indonezie Startantoj de sendependa astronomia tradicio en Indonezio: Historio de la observatorio 1919-1939
- angle Historio de Astronomio en Indonezio, de Bambang Hidayat Arkivigite je 2014-04-10 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Observatorio Bosscha ; turismaj informoj Arkivigite je 2016-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Forgesita Bosscha, eseo
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.