La nederlanda nacia teamo de futbalo, nederlande nomata «Nederlands Elftal» (la "nederlanda dekunuopo"), estas la landa vira futbalista teamo de la okcidenteŭropa ŝtato Nederlando. La teamo ekde jaroj konsideriĝas unu el la plej fortaj de la mondo.
Laŭ la stato de majo 2008, la entute plej multajn golojn (40) atingis Patrick Kluivert kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (125) kadre de la nederlanda teamo partoprenis la futbalisto Edwin van la Sar - laŭ la tiujara statistiko de la internacia federacio FIFA, ĝi havas la 10-an rangon inter la plej fortaj mondaj teamoj.
la nederlanda teamo antaŭ la unua internacia matĉo en aprilo 1905 - prepare al la Olimpiko 1908, kie la teamo atingis bronzan medalon
Sian unuan internacian matĉon la teamo havis dum la jaro 1905 kontraŭ la belga nacia teamo de futbalo. La kulmina fazo de la nederlanda futbalado komenciĝis dum la 1970-aj jaroj, per eŭropaj sukcesoj de la teamoj aparte de la kluboj AjaxAmsterdam kaj FeyenoordRotterdam. Dum la matĉoj pri la Futbala Mondpokalo 1974 en Germanio la nederlanda teamo ĉirkaŭ la team-kapitano Johan Cruyff konsideriĝis la senkonkurence plej bona teamo, sed tamen en la finalo malvenkis kontraŭ la germana nacia teamo de futbalo. Ankaŭ kvar jarojn pli poste, dum 1978, la nederlandanoj atingis la finalon de la mondpokala turniro, sed ree malvenkis kontraŭ la gastiganta teamo, ĉi-foje la argentina nacia teamo de futbalo.
Post kiam la sukcesa generacio de futbalistoj de la 1970-aj jaroj finis sian karieron, la teamo malsukcesiĝis kaj ne kvalifikiĝis por la du sekvaj mondpokalaj turniroj. Sub la nacia trejnisto Rinus Michels dum 1988 per la venko de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado en Germanio sukcesis la unua ĉampiona titolo kaj la reveno al la grupo de pintaj mondaj teamoj. Post tiam la nederlando escepte de la mondpokala turniro de 2002 partoprenis ĉiujn plej grandajn futbalajn turnirojn, sed neniam atingis la finalon.
La teamo ankaŭ partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Dum la kvalifikiga fazo la teamo nur malvenkis en 2 el la 12 matĉoj, sed pro sia tamen malkonvinka ludado estis forte kritikita enlande. Tamen ĝi venkis per 3-0 kontraŭ la itala teamo, per 4-1 kontraŭ la franca kaj per 2-0 kontraŭ la rumana sed perdis per 1-3 kontraŭ la rusa.
This browser is not supported by Wikiwand :( Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience. Please download and use one of the following browsers:
Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.
X
Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?
Oh no, there's been an error
Please help us solve this error by emailing us at support@wikiwand.com
Let us know what you've done that caused this error, what browser you're using, and whether you have any special extensions/add-ons installed.
Thank you!