For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Naĝilo.

Naĝilo

Tiu ĉi artikolo temas pri la naturaj naĝiloj de fiŝoj ktp. Por legi pri la homfaritaj iloj, vidu ĉe naĝilo (artefarita).
Anatomio ekstera de osteiktio
(1) - Operkulo, (2) - flanka linio, (3) - dorsa naĝilo, (4) - grasa naĝilo, (5) - vosta linio, (6) - vosta naĝilo, (7) - anusa naĝilo, (8) - fotoforo, (9) - ventra naĝilo, (10) - brusta naĝilo
vosta naĝilo

Naĝilo estas la puŝa, stabiliga, direkta organo de fiŝoj kaj cetacoj. Ĉe la fiŝoj ekzistas naĝiloj kun molaj kaj malmolaj naĝilaj aristoj (fiŝostetoj) (nomataj en naciaj lingvoj radio) (lepidotricha). Malmolajn naĝilajn aristojn havas la perkoformaj. Tiuj aristoj ne disbranĉiĝas, ne montras artikiĝon.

La molaj naĝilaj aristoj estas fleksemaj, montras artikiĝon, disbranĉiĝon ĉefine kaj staras el du flankaj partoj (karpoformaj). Okazas, ke la malmola aristo modifiĝas al pinta, dura aristo, kiel la unuaj aristoj ĉe dorsa kaj anusa naĝilo de karpo. Ĉikaze la plej forte modifiĝinta nomiĝas dornego.

La formo, longo, situo de la naĝilo estas grava speciokarakteriza propreco.

Ĝi dividiĝas jene (numeroj montras la bildajn numerojn)

  • brusta naĝilo (10) (pinna pectorales) helpas en la malrapidaj movoj, sed ankaŭ helpas la antaŭennaĝon kontraŭ la akvofluo. Ĝi troviĝas post la operkulo.
  • dorsa naĝilo, (3) (pinna dorsales): ĝi troviĝas sur la dorso kaj servas primare por la stabiligo ĉe movoj, kurbiĝo de fiŝoj, cetacoj. Famas la triangula dorsa naĝilo de la ŝarko
  • ventra (9) (abdomena) naĝilo (pinna ventrales) malhelpas la subiĝon de la korpo, gravas en la ekvilibrigo, kaj malakcelon.
  • anusa naĝilo (7) (pinna analis) servas en la ekvilibrigo, sed formas generan organon (gonopodium) ĉe la vivonaskaj fiŝaj familioj Poeciliidae kaj Goodeidae.
  • vosta naĝilo (6) (pinna caudalis) kun la vosta muskolaro estas la plej grava mov- kaj direktoorgano de la fiŝoj kaj cetacoj. Ĝi estas horizontala ĉe cetacoj kaj vertikala ĉe fiŝoj.
  • grasa naĝilo (4) sen aristo troviĝas ĉe Siluroformaj (Siluriformes), Karacoformaj, Salmoformaj (Salmoniformes) kaj kelkaj aliaj grupoj aŭ specioj inter la dorsa kaj la vosta naĝilo.

La brustaj kaj ventraj naĝiloj de la prafiŝoj antaŭ ĉ. 400 milionojn da jaroj helpis la unuajn paŝojn sur la tero. El ili evoluis la prareptilioj kun kruroj.

La dorsaj naĝiloj kun duraj aristoj ĉe kelkaj fiŝoj estas ekipitaj kun venenglando (ekz. ruĝa fajrofiŝo, drakokapo, ŝtonfiŝo).

Vosta naĝilo

[redakti | redakti fonton]

La vosta naĝilo (pinna caudalis) kun la vosta muskolaro estas la plej grava mov- kaj direkto- kaj stabiliga organo de fiŝoj kaj cetacoj. Ĝi havas tri tipojn ĉe fiŝoj:

  • vere simetria (dificerk) ĉe la pulmofiŝoj kaj tre junaĝe ĉe la ostaj fiŝoj.
  • nesimetria (heterocerk) ĉe acipenseroj (|Acipenseroformaj)), tio estas ĝi estas nesimetrie ekstere kaj eĉ en la skeleto.
  • ŝajne simetria (homocerk), la verajn ostajn fiŝojn karakterizas naĝilo, kiu havas ekstere simetrian naĝilon, sed la interna skeleto estas nesimetria. La homocerka naĝilo bone montras la naĝokapablecon de la fiŝo. La rapidaj specioj havas pli forte entranĉitajn vostajn naĝilojn ol ĉe la malrapidaj fiŝoj.

Ĝi estas vertikala ĉe fiŝoj, horizontala ĉe cetacoj. La naĝilo de cetacoj ne entenas ostetojn, ĝi estas muskola organo, kiu helpas la antaŭen-naĝon kaj ĉe kelkaj specioj la baton de kaptaĵo. La vosta naĝilo de delfenoj servas por amuzigi publikon en delfinarioj per diversaj ludoj, naĝoj.

Naĝila formulo

[redakti | redakti fonton]

La naĝila formulo montras la aristonombron de fiŝoj en formulo. En la formulo aperas la mallongigoj de la du gravaj naĝiloj kiel

  • D por dorsaj aristoj
  • A por anusaj,

post ili oni signas la nombron de la malmolaj aristoj kaj post frakcia streko sekvas la nombro de la molaj aristoj.

Naĝila formulo de sandro (Lucioperca lucioperca) D I 13-15/0, D II 1/20-22: laŭ la formulo la sandro havas du (I kaj II) dorsajn naĝilojn kaj la malmolaj aristoj en la unua naĝilo nombras 13-15 dume tiu ne entenas molajn aristojn. La dua naĝilo enhavas 1 malmolan kaj 20-22 molajn aristojn.

{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Naĝilo
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?