For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Museum Lichtenberg im Stadthaus.

Museum Lichtenberg im Stadthaus

Museum Lichtenberg im Stadthaus
muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio vd
Situo Berlin-Lichtenberg
Adreso Türrschmidtstraße 24, 10317 Berlin
Retpaĝo http://www.museum-lichtenberg.de/
vdr

Muzeo Lichtenberg en Urbodomo, germane Museum Lichtenberg im Stadthaus) estas kultura institucio de la berlina distrikto Lichtenberg. Ĝi troviĝas en konstrukomplekso kun la konservita okcidenta parto de la antaŭa urbodomo de la komunumo Boxhagen-Rummelsburg en Victoriastadt[1] en urboparto Rummelsburg, Türrschmidtstraße 24.

La muzeo disponas pri nur surloke uzebla biblioteko, kolekto de objektoj, aktoj kaj fotoj. La daŭra ekspozicio Kio? Kie? Kiel? Kiu? Ŭoŭ! – Made in Lichtenberg, prelegoj, urbo-promenoj kaj filmprezentadoj apartenas al la ofertoj de la muzeo.

La konstrukomplekso

[redakti | redakti fonton]

Restis post la Dua Mondmilito nur la remizo kaj la kvinetaĝa okcidenta parto de la antaŭa belega urbodomo de Boxhagen-Rummelsburg. La impona meza konstruaĵo kaj la orienta parto estis detruitaj. Boxhagen-Rummelsburg en 1912 fariĝis parto de la urbo Lichtenberg, do la urbodomo, konstruita en 1901 perdis sian funkcion. Germane ĝi ne plu nomiĝis Rathaus sed Stadthaus.[2]

De 2003 ĝis 2006 estis renovigita la konstrukomplekso, do la duetaĝa brika antaŭa remizo, la kvinetaĝa domo kaj la anguldomo, konstruita en 1960. Oni ligis la remizon kaj la anguldomon per moderna interkonstruaĵo. Entute tio kostis 3,3 milionoj da eŭroj. La muzeo, jam ekzistanta ekde 1990, ricevis en 2006 en ĉi tiu konstrukomplekso novajn oficejajn, arkivajn kaj projektajn ĉambrojn kaj fariĝis pli moderna.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

La muzeo disponas ankaŭ pri materialoj rilate al Kulturligo, en kies kadro agadis esperantistoj en GDR.

En 2019 la muzeo kunlabore kun Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio preparis la ekspozicion 10 jaroj Zamenhofparko en la Urbodomo de Lichtenberg kaj la malfermon de la ekspozicio en la 9-a de aŭgusto 2019 en la Konsilantara Salonego de la urbodomo antaŭ publiko el la distrikto Lichtenberg kaj internaciaj gastoj per salutvorto de la urbestro Michael Grunst kaj enkonduka prelego de la ekspozicia aŭtoro Fritz Wollenberg.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Germanlingva ekspozicio de Esperanto-Ligo Berlino kaj Muzeo Lichtenberg "10 jaroj Zamenhofparko", montrita de 9-a de aŭgusto ĝis 6-a de septembro 2019 en Urbodomo Lichtenberg (Berlino). Teksto: Fritz Wollenberg
  • Fritz Wollenberg: Viva Esperanto-kulturo en Zamenhof-parko Berlino Lichtenberg. En: Esperanto aktuell 5/2019, p. 25–26.
  • Fritz Wollenberg: De Zamenhofparko al Rummelsburger See. Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo 1. Urbogvidilo en la germana kaj en Esperanto. Eldonejo Fritz Wollenberg, Berlin 2021. ISBN 978-3-98239665-0-7.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La kvartalo ricevis sian nomon Victoriastadt (Victoria-urbo) laŭ la brita reĝino Victoria (1819–1901).
  2. Rathaus kaj Stadthaus same en Esperanto nomiĝas urbodomo. La aktuala urbodomo de Berlino-Lichtenberg situas en Möllendorffstraße 6.
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Museum Lichtenberg im Stadthaus
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?