Mukrin bin Abdul-Aziz Al Saud
Mukrin bin Abdul-Aziz Al Saud, arabe: مقرن بن عبد العزيز آل سعود [mukrin bin abdul azi:z a:l sa.u:d], ankaŭ transskribita kiel Muqrin (naskiĝis la 15-an de septembro 1945 ), estas la 43-a filo de la antaŭa reĝo Abdul-Aziz bin Saud, fondinto de la reĝlando Sauda Arabio. Ekde la 23-a de januaro 2015 ĝis la 29-a de aprilo 2015 li estis unua kronprinco de Sauda Arabio, do antaŭvidebla tronheredonto post sia duonfrato, la nuna sauda reĝo Salman bin Abdul-Aziz Al Saud. Dua kronprinco dum tiu tempo estis Muhamad bin Najif bin Abdul-Aziz Al Saud, (arabe محمد بن نايف بن عبد العزيز آل سعود, [muham:ad bin na:jif bin abdul azi:z a:l sa.u:d], naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1959 en Ĝido). La 29-an de aprilo 2015, reĝo Salman forigis Mukrin-on el la posteno de unua kronprinco kaj anstataŭis lin per la ĝistiama dua kronprinco Muhamad bin Najif.
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.