Metropola Polico de Bonaero
Metropola Polico de Bonaero | ||
---|---|---|
registara organizaĵo pri aplikado de leĝo | ||
Komenco | 2008 vd | |
Fino | 2017 vd | |
Poste | Buenos Aires City Police vd | |
Lando(j) | Argentino vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Metropola Polico de la Urbo de Bonaero estas la polico kiu dependas de la Aŭtonoma Urbo de Bonaero. Ĝi estis kreita per la Leĝo 2.894 de Publika Sekureco, sankciita per la Bonaera Parlamento la 28an de oktobro 2008.[1]
La Metropola Polico kunhavigas la funkciojn de polico de sekureco en la Urbo de Bonaero kun la Argentina Federala Polico kaj, en la havena zono, kun la Argentina Ŝipa Prefektpolico.
La Metropola Polico eniris en aktiveco la 5an de februaro 2010. Ĝi estas bazita en la Metropola Polico de Londono.
Komenco de la aktivecoj
[redakti | redakti fonton]La registaro ĉirkaŭkalkulis komence ke la Metropola Polico havas proksimume ĉirkaŭ 15.000 homojn, kaj devas komenci la aktivecojn la 1an de oktobro 2009.[2][3][4]
Organizo
[redakti | redakti fonton]Strukturo
[redakti | redakti fonton]La strukturo estas formita de kvar areoj, ĉiu areo zorge de Ĝenerala Direktoro:[5]
- Sekureco
- Esploroj
- Scienco kaj Tekniko
- Administrado
Stabanaro de la Metropola Polico
[redakti | redakti fonton]La Stabanaro Ĝenerala Polica organiziĝas en sola kategorio kiu havas la sekvajn gradojn:[6]
- Oficiro
- Majora Oficiro
- Subinspektoro
- Inspektoro
- Subkomisaro
- Komisaro
- Majora Komisaro
- Ĝenerala Komisaro
- Superintendento
Armilaro
[redakti | redakti fonton]La metropolaj policistoj uzas pistolojn Beretta PX4 Storm kaj ĉasfusilojn Mossberg 500.
Uniformo
[redakti | redakti fonton]La uniformoj de la Metropola Polico estas bazitaj sur tiuj de la Metropola Polico de Londono.
Edukado kaj trejnado
[redakti | redakti fonton]La Metropola Policisto trejniĝas kaj kapabliĝas en la Supera Mezlernejo de Publika Sekureco. Ĉi tiu Mezlernejo dependas organike kaj funkcie de la Ministerio de Justeco kaj Sekureco de la Aŭtonoma Urbo de Bonaero kiu estras Guillermo Montenegro.[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ley 2.894 CABA Creación de la Policía Metropolitana
- ↑ [1] Arkivigite je 2009-03-17 per la retarkivo Wayback Machine Clarín, 29 de octubre 2008
- ↑ Macri presentó su Plan de Seguridad Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine, Perfil, 17a de marto de 2008.
- ↑ Horacio Aizpeolea (18 de marzo de 2008).
- ↑ http://www.buenosaires.gov.ar/areas/seguridad_justicia/policia_metropolitana/estructura_organizacion.php?menu_id=29494 Retejo de la Gobierno de la Ciudad de Buenos Aires.
- ↑ «Artículo 17, Ley 2947, Estatuto del personal de la Policía Metropolitana» Arkivigite je 2010-03-16 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-16. Alirita 2015-10-18.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala loko de la Metropola Polico Arkivigite je 2014-12-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Sekcio de la Metropola Polico en loko de la Urbo de Bonaero
- Facebook kaj Twitter
- «Aprobis la kreon de la Metropola Polico». Parlamenta. 28an de oktobro 2008. Konsultita la 1an de aŭgusto 2009.
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.