For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Marie Bartovská.

Marie Bartovská

Marie Bartovská
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1912 (1912-07-29)
Morto 8-an de decembro 1999 (1999-12-08) (87-jaraĝa)
en Frýdek-Místek
Lingvoj ĉeĥaEsperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Marie BARTOVSKÁ (naskiĝis la 29-an de julio 1912 - mortis la 8-an de decembro 1999 en Frýdek-Místek, Ĉeĥio) estis Honora Membro de UEA (de la jaro 1996) kaj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Unue rifuzita de lernejo pro sia miopeco, nur post laboro en tolaĵfabriko ŝi sukcesis ekstudi - pri komerco, kvankam ŝi volis fariĝi instruisto.

Esperanton ŝi lernis en 1930. Post aktivado en pluraj kluboj, ŝi fondis en 1951 tiun de Frýdek-Místek. Ŝi multe instruis kaj de 1965 gvidis ĉiumonatan Kafejo Esperanto.

Sperta pri la tekstil-faka terminologio, ŝi kontribuis tiufake i. a. al Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970) kaj la Esperanta Bildvortaro de Rüdiger Eichholz (1988). Malgraŭ aĝo, malsanoj kaj vidhandikapo, ĝis lasta tempo ŝi ofte aperigis leterojn en la E-gazetaro kaj partoprenadis aktive fakajn aranĝojn, ekz. prelegante en 1998 pri la terminologio de brodado en la 1-a Kolokvo pri Apliko de E-o en Scienco kaj Tekniko. Longtempa delegito de UEA, modelo de tutviva sindediĉo al lingvo, kiu fariĝis universitato de ŝia vivo, ŝi estis konata aktivulino en sia lando ankaŭ sen okupi centran movadan postenon.

Ŝi esperantigis verkojn de Karel Čapek (Danjo, vivo de hundido), Miloslav Švandrlík (Nigraj baronoj), Vladimír Škutina (Malliberulo de la prezidento), Achille Gregor (Problemoj en Panonio) kaj enĉeĥigis libron de Tibor Sekelj (Kumeuaŭa, la filo de la ĝangalo). En 1996 ŝi fariĝis eĉ honora membrino de UEA.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Biografieto. En: La stato kaj estonteco de la internacia lingvo Esperanto. Praha: Kava-Pech 1995, p. 127

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Marie Bartovská
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?