Marcelina Czartoryska
Marcelina Czartoryska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1817 en Pidluzhne |
Morto | 5-an de junio 1894 (77-jaraĝa) en Krakovo |
Tombo | Tombejo Rakowicki en Krakovo |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando Rusia Imperio |
Familio | |
Patro | Mikhail Radziwiłł (en) |
Patrino | |
Edz(in)o | Aleksander Romuald Czartoryski (en) |
Infano | Marceli Czartoryski (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto |
Princino Marcelina Czartoryska, denaske Radziwiłł (18a de Majo 1817 en Podłużne − 5a de Junio 1894 en Krakovo) estis elstara pola aristokrato kaj pianistino.
Ŝi naskiĝis ene de riĉa pola familio, nome Radziwiłł; en 1840 ŝi edziniĝis al Aleksander Czartoryski, ankaŭ aristokrato. Ŝi lernis ludi piano el Carl Czerny en Vieno kaj el Frédéric Chopin en Parizo. Ŝi koncertis tra Eŭropo, ofte kun elstaraj muzikistoj kiel Franz Liszt, Pauline Viardot kaj Henri Vieuxtemps.
En Parizo ŝi estis grava gastigantino en la Hôtel Lambert. En 1849 ŝi estis ĉe la mortolito de sia instruisto kaj amiko, Frédéric Chopin.
El 1870 ŝi loĝis en Krakovo, kie ŝi koncertis ĉefe private kaj kontribuis al la fondo de konservatorio en 1888.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Stanisław Dybowski, Słownik pianistów polskich (Vortaro de polaj pianistoj), Przedsiębiorstwo Muzyczne "Selene", Warsaw, 2003.
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.