For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Londona Biblio.

Londona Biblio

Londona Biblio
Esperantaj tradukoj de la Biblio
Aŭtoroj
Aŭtoro L. L. Zamenhof, John Cyprian Rust, John Beveridge
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1926
vdr

La Londona Biblio estas la Esperanta eldono de la Biblio eldonita en 1926 de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo komune kun la Nacia Biblia Societo de Skotlando en Edinburgo. La Malnovan Testamenton tradukis L.L. Zamenhof el la hebrea, kaj la Novan Testamenton tradukis komitato de anglaj kaj skotaj pastroj el la malnova greka. Ĉio estis ankaŭ redaktita de la anglaj kaj skotaj pastroj, sed ŝajnas, ke la redaktoroj ne multe ŝanĝis la tekston de Zamenhof. Ludovikito poste eldonis faksimile la manuskripton de Zamenhof, ebligante komparon.

Pli da informoj pri la ekesto kaj tradukintoj de la Londona Biblio troviĝas en la artikolo pri la Biblio.

Lingvaj kaj tradukaj aspektoj

[redakti | redakti fonton]

Ne nur el religia, literatura kaj kultura vidpunkto la Londona Biblio pro ĝia granda disvastiĝo estis kaj estas grava, sed ankaŭ el lingva perspektivo. Jam Plena Vortaro de Esperanto (PV, 1930/1934) abunde citas el ĝi kaj uzas ĝin kiel modelan referenc-verkon pri "ĝusta kaj imitinda" Esperanto. En Plena Ilustrita Vortaro (PIV), 1970, 2002, 2005) ĝia modela karaktero eĉ fariĝis pli granda kaj eble la plej ofte citata unuopa referenc-verko (indikita per "X").

La terminaraj diskutoj pri ĝustaj tradukoj en la Londona Biblio bone reflektas la diversajn tendencojn en Esperanto, ĉu plivastigi "neologismojn" el eŭropaj lingvoj, ĉu limigi sin al la Fundamentaj kaj oficialaj vortoj kaj laŭeble esprimi novajn konceptojn per kunmetaĵoj, vd.

En 1958 aperis propono por nove traduki kelkajn partojn de la Malnova Testamento: Douglas Bartlett Gregor. La Esperanta traduko de la malnova testamento - dek-biblia konkordanco de 518 diskutindaj versoj (Scheveningen: Heroldo de Esperanto 1958, XII, 57 p., kiu estis vigle diskutata, vd. ekzemple

  • Kohen-Cedek, Josef (1959). La Malnova Testamento en tradukoj Esperanta kaj alilingvaj. Recenzo pri D.B. Gregor: "La Esperanta traduko de la Malnova Testamento...". En: Scienca Revuo 11-a jaro, 1959, n-ro 3 (43), 104-115

Pliaj diskutoj okazis en la iama faka periodaĵo Biblia Revuo, vd. ekzemple

  • Rust, G. (1970). Leteroj pri la Esperanto-Biblio. En: Biblia Revuo 1970/1, p. 7-41

Komparu ankaŭ la klarigojn en Biblia Vortaro 1975/1984.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Londona Biblio
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?