For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Libro de Ezra.

Libro de Ezra

I Esdrae
sankta libro • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Aŭtoro Ezra
Lingvoj
Eldonado
vdr

EzraEsdras estas indiko por pluraj malsamaj bibliaj verkoj.

Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

En la juda biblio (Tanaĥo (hebree תנ״ך), aŭ Malnova testamento) troviĝas la libroj Ezra kaj Neĥemja, kiuj enhave estas forte ligitaj kaj traktas pri la tempo, kiam oni revenis el ekzilo en Mezopotamio, nome Reveno al Ciono.

En la Septuaginto (la Greka traduko farita en Aleksandrio Egipta), oni trovas 2 librojn kun la nomo Esdras: la unua, 1 Ezra, apartenas al la duakanonaj libroj kaj ne estas kanona en la okcidentaj eklezioj, sed ja en la Greka kaj Rusa Ortodoksio; la dua, 2 Ezra, estas tiuj libroj kune, kiujn en la Hebrea oni nomas la libroj Ezra kaj Neĥemja.

Por ankoraŭ pli komplikigi, la Vulgato (la Latina traduko) nomas la Hebreajn librojn Ezra kaj Neĥemja - 1 Ezra kaj 2 Ezra, dum la Septuagintan ekstran libron 1 Ezra la Vulgato nomas 3 Ezra.

Krom tio ekzistas ankoraŭ la libro 4 Ezra, kiu duakanona libro fakte estas kanona nur en la Rusa Ortodoksio. Laŭ fakuloj, tamen, ĉi tiu libro efektive konsistas el tri malsamaj verkoj: la ĉapitroj 3-14 tiam estus 4 Ezra, ĉapitroj 1-2 do estu 5 Ezra kaj ĉapitroj 15-16 estu 6 Ezra.

Tradukoj en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En 2008 aperis en traduko de Gerrit Berveling ankaŭ la orient-ekleziaj dua-kanonaj libroj: La Duakanonaj Libroj, volumo 3, trad. el Grekaj kaj Latina originalaĵoj (eldono de VoKo, Voĉoj Kristanaj n-ro 26, 233 paĝ., Zwolle).

Enhavo kaj strukturo

[redakti | redakti fonton]

Ezra estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio.

La libro havas du partojn:[1]

  • Reveno de la Judoj kaj rekonstruo de la templo (Ezr 1 - 6)
  • Ezra kaj la restaŭrado de la komunumo en Jerusalem (Ezr 7 - 10)

La libro de Ezra rakontas la historion de la revenado de izraelaj ekzilitoj el Babilo al Jerusalemo post la falo de la Babilona Imperio sub Kiro la 1-a, la persa reganto.

La libro komenciĝas per la edikto de Kiro, permesanta la revenon de la Juduja ekzilitoj kaj la rekunstrui de la Templo en Jerusalem. Ĝi sekvas la ondojn de revenantoj, ĉefe sub la gvidado de Zerubabel kaj poste Ezra, kiu estis instruisto de la Leĝo.

Unu ĉefa intriga fadeno estas la lukto de la revenintoj kontraŭ lokaj malamikaj grupoj, kiuj provis haltigi la rekonstruado de la Templo kaj la muregoj de Jerusalem. Ezra devis ankaŭ formi denove la religia vivo de la komunumo.

Plia grava intrigo estas kiam Ezra trovas ke multaj judaj edziĝis kun ne-judaj edziniĝoj. Li tiam instigis ilin disiĝi de tiuj edziniĝoj por konservi la purecon de la popolo. Tio montras la defiojn de la komunumo restarigi sian identecon.

La libro finiĝas per la restoracio de la Templo kaj la preĝejo en Jerusalem, simbolizante la renaskiĝon de la juda komunumo post la ekzilo. Ĝi ankaŭ emfazas la neceson de fideleco al Dio kaj al la Leĝaro.

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Biblio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Libro de Ezra
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?