Laktopulvoro
Laktopulvoro nomiĝas tiu seklakta maso, kiu estiĝas per deakvigo de la lakto (normale lakto entenas ĉirkaŭ 87.5% da akvo); la restanta akvoenhavo iĝas 3%. Per tio la lakto estas pakigebla kaj longtempe konservebla, sed ĝi perdas je vitaminoj.
Uzado de la laktopulvoro okazas ĉefe en la nutraĵindustrio, sed ankaŭ kiel masreduktita nutraĵo por migrantoj kaj ekskursantoj.
Oni pli frue amase liveris la laktopulvoron al la malsatantaj popoloj en Afriko.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.