Lajos Krasznai
Lajos Krasznai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Krausz Lajos |
Naskiĝo | 5-an de julio 1884 en Budapeŝto |
Morto | 20-an de novembro 1965 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Lajos Krasznai [lajoŝ krasnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Krasznai Lajos estis hungara skulptisto. Lia origina familia nomo estis Krausz [kraŭs] ĝis 1934.
Lajos Krausz[1] naskiĝis la 5-an de julio 1884 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de novembro 1965 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Krasznai devenis el germana familio. Li studis en sia naskiĝurbo kaj Vieno. Liaj majstroj estis Béla Radnai (skulptisto), Ferenc Vasadi kaj Emil Schrödl. Inter 1903–1915 li studvojaĝis en Svislando, Italio, Francio, Belgio, en Munkeno li havis atelieron. Tamen interrompe li estis ankaŭ hejme. Li specialiĝis pri ekleziaj skulptaĵoj, pli malofte li kreis stukojn kaj restaŭris. Hejmenveninta li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li malfermis atelieron jam en Budapeŝto. Li konstante ekspoziciis en Arthalo Budapeŝto. Li kreis centojn da skulptaĵoj por la eklezio, sed li kreis ankaŭ altarojn. Dum la socialismo li ne akceptis la instruan statuson, li volis plenumi nur ekleziajn mendojn. Lia ateliero ŝtatiĝis, poste li laboris kvazaŭ sekrete. Lia nomo forgesiĝis.
Liaj skulptaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Bona Pastoro kaj flanka altaro en Preĝejo Koro de Jesuo (Csepel)
- Stefano la 1-a (Hungario) kaj Tereza de Lisieux en Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto)
- ĉefaltaro de Preĝejo Sankta Jozefo (Józsefváros)
- ĉefaltaro kaj flankaj altaroj en Preĝejo de Helpema Sankta Maria (Budapeŝto)
- ĉefaltaro kaj statuoj en Baziliko de Máriaremete
- ĉefaltara restaŭro de Preĝejo Sankta Stefano (Országút)
- ornama plafono en halo de Parlamentejo (Budapeŝto)
- ĉefaltaro kaj statuoj en Kapelo Johano Nepomuka (Gödöllő)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]-
Emeriko de Hungario en Gödöllő
-
Emeriko de Hungario en Budapeŝto
-
Sankta Jozefo kun bebo en Budapeŝto
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.