László Illés
László Illés | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1928 en Szijártóháza |
Morto | 4-an de majo 2012 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - hungarologio, germanistiko (–1955) |
Familio | |
Edz(in)o | Ilona Illés (1954–2012) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto universitata instruisto kritikisto tornisto |
László Illés [lAslO ilEŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Illés László estis hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto.
László Illés[1] naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1928 en Szijártóháza, li mortis la 4-an de majo 2012 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Illés maturiĝis en gimnazio de Zalaegerszeg en 1947, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány. En 1951 li estis forigita, ĉar liaj gepatroj estis deportitaj. Pli poste li estis tornisto en fabriko ĝis 1968. Tamen li rehabilitiĝis en 1953 kaj post 2 jaroj li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Inter 1958-1993 li laboris en akademia instituto, sed interrompe ekde 1970 5 jarojn li estis muzeestro. Li estis ankaŭ redaktoro de literatura revuo (1961-1993) kaj docento de Universitato de Miskolc (1994-2002). Intertempe li kandidatiĝis en 1967 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Liaj ĉeftemoj estis la hungara kaj internacia elmigrintaj socialismaj literaturoj, nuntempaj hungara kaj germana literaturoj, historio de la estetikaj tendencoj en la 20-a jarcento. Li edziĝis en 1954, lia edzino naskis dufoje. Li ricevis premiojn inter 1965-2007.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A magyar proletárirodalom hagyományairól. (1959)
- A magyar antifasiszta irodalomról. (1965)
- A szövetségi politika ellentmondásai a proletárirodalomban, a húszas években. (1974, ankaŭ germane)
- A Gondolat és a szocialista világirodalom. (1986)
- Szépségimádat és haláltudat egy irodalmár merénylő lelkivilágában. Lékai János, a szélsőbal szellemiségű avantgarde költő. (1996, ankaŭ germane)
- Lukács György Kafkáról. (2006)
- Mi a kommunista anarchizmus? Erich Mühsam. 1878–1934. (2012)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.