Kvanto
Kvanto estas filozofia kategorio, unu el karakteroj de materio, esprimanta eksteran determinon de la objekto: ĝian grandon, nombron, volumenon, nivelon de la evoluo de ecoj ktp. La ŝanĝo de kvanta determino, atinganta ĝis ia grado, kaŭzas la ŝanĝon de la kvalito.
Kvanto de apartaj objektoj estas priskribata per nenegativa entjero: 0 - neniu objekto estas, 1 - sola objekto estas, ktp.
La rilataj konceptoj de kvanto estas:
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas proverboj pri kvanto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito. ” „ Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-13.
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.