Kvadrata mejlo
Kvadrata mejlo estis ĝis la 19-a jarcento areomezuro disvastigita en Eŭropo kaj Nord-Ameriko, derivita de la mejlo. Ĝia grando estis pro la diverseco de la longo de mejlo de lando al lando malsama.
Kiel square mile ĝi estas ankoraŭ uzata en la angla-usona mezursistemo kaj en la 21-a jarcento antaŭ ĉio ĝi estas uzata en Usono. Kvadrata mejlo tie estas areo de la kvadrato de unu mejlo ("statuta mejlo", ne naŭtika mejlo). Ĉi tiu areo egalas al 2,589988110336 km², do preskaŭ 259 hektaroj. La mallongigo de la kvadrata mejlo en anglalingvaj landoj estas sq. mi. aŭ mi². En Esperanto ĝi povus esti me².
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Akreo
- Kvadrata futo
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.