Kurt Gödel
Kurt GÖDEL [gedl], en esperanto Godelo (naskiĝis la 28-an de aprilo 1906 en Brno (Aŭstrio-Hungario, hodiaŭ Ĉeĥio), mortis la 14-an de januaro 1978 en Princeton en Usono) estis Ĉeĥio-devena germanparolanta matematikisto-logikisto, laborinta en Aŭstrio kaj Usono.
Li estis ano de la Viena rondo kaj estas konsiderata elstara logikisto; interalie li pruvis jenajn teoremojn:
- teoremo de Gödel pri kompleteco
- teoremoj de Gödel pri nekompleteco
- nekontraŭdireco de la elekta aksiomo kaj la kontinuumo-hipotezo al ceteraj aksiomoj de la aro-teorio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.