For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Kursk (submarŝipo).

Kursk (submarŝipo)

Ĉi tiu artikolo temas pri nuklea milita submarŝipo. Por samnoma urbo rigardu la paĝon Kursk.
Monument Kursk.

La K–141 Kursk estis rusia Antej-klasa (NATO-kodo: Oscar–II) nuklea submarŝipo, kiu sinkis - post interna eksplodo - kun tuta marsoldataro en la Barenca Maro, la 12-an de aŭgusto 2000. Tiujare, tiu katastrofo estis internacia media evento.

La nomo de la ŝipo venas de fama rusia urbo Kursk, kie okazis la plej granda tanka batalo de la dua mondmilito, en 1943.

La submarŝipo estis konstruita en 1992-1994, havis duoblan trunkoŝelon, tiel oni trovis ĝin nesinkebla. Ĝia akvoelpremo estis 13.400 t; akvosurface, 16.400 t sinkante. La ŝipo longis 154,0 m, larĝis 18,2 m, altis 9,0 m. La submarŝipo povis merĝi ĝis 300-600 m kaj rapidi per 59 km/h (merĝante) aŭ 30 km/h (surface). La peladon ebligis du atomreaktoroj (OK–650b ), 2 vaporturbinoj kaj 2 seppadelaj helicoj.

La ekstera trunkoŝelo (8,5 mm) estis produktita el ŝtala alojo kun nikelo kaj kromo. La interna ŝelo dikis 51 mm.

La 12-an de aŭgusto 2000 - dum ekzercado - eksplodis fuelo de torpedo, kiu eksplodigis pluajn torpedojn kaj estigis truon en la ŝipo. Okazis du eksplodoj. La unuan kaŭzis la elfiltriĝo de fuelo (hidrogenperoksido) el torpedo, kiu kontaktiĝis kun kupro aŭ alia materialo kaj okazigis eksplodon. La dua eksplodo okazis du minutojn poste pro la kreskanta temperaturo. Estiĝis 2-metra truo, akvo penetris kaj tra aeruma kanalo disvastiĝis fumo.

La ŝipo sinkis, neniu povis saviĝi, la homoj dronis aŭ mortis pro la estiĝinta fumo, manko de oksigeno.

Oni elmerĝis la submarŝipon la 18-an de oktobro 2001 kaj komencis esplori la restaĵojn. La rusia esplorkomisiono pri la katastrofo finis la analizon en 2002 kaj konstatis, ke erara torpedo kaŭzis la eksplodojn, sinkon de la ŝipo kaj mortojn de la soldatoj (118). Oni ankaŭ konstatis respondecon de la ŝipaj gvidantoj.

Enketo de la vrako post ĝia elmarigo pruvis, ke 23 personoj travivis. Ili, atendante savon, kaŝiĝis en la lasta segmento - pobo. Pro prokrastiĝanta savohelpo – sekve de rusia rifuzo de internacia helpo - ĉiuj mortis.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Ryszard Jędrusik, Tragedia Kurska po latach. Wyniki niezależnego śledztwa (Tregedio de Kursk post jaroj. Rezultoj de sendependa enketado). „Morze, Statki i Okręty”. Nr 7-8/2017. XXI (181), 2017. ISSN 1426-529X.
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Kursk (submarŝipo)
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?