Konferenco de Kairo
La Konferenco de Kairo (nomita ankaŭ "SEXTANT") okazis en la egipta ĉefurbo Kairo de la 22a al la 26a de novembro 1943. En tiu oni difinis la aliancan sintenon kontraǔ Japanio dum la Dua Mondmilito kaj oni faris decidojn pri la estonteco de Azio en la postmilito. Al tiu kunsido alvenis la prezidento Franklin Roosevelt de la konto de Usono, la ĉefministro Winston Churchill de la konto de Unuiĝinta Reĝlando, kaj Ĉiang Kai-ŝek de la konto de la Respubliko Ĉinio.
La «Deklaro de Kairo» estis subskribita la 27an de novembro 1943 kaj publikigita per elsendo pere de la radio la 1an de decembro, markante la intencon de la Aliancanoj pluigi la disvastigon de la milita forto ĝis la senkondiĉa kapitulaco de Japanio. La tri ĉefaj klaǔzoj de la Deklaro estis la jenaj:
- «Oni senigos Japanion el ĉiuj insuloj en la Pacifiko kiujn ĝi okupis aǔ konfiskis ekde la komenco de la Unua Mondmilito en 1914».
- «Oni redonos al la Respubliko Ĉinio ĉiujn teritoriojn kiujn Japanio forprenis al ĉinoj, kiel Manĉurio, Tajvano kaj la insuloj Penghuoj».
- «Koreio iĝos sendependa kaj libera».
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Dua Mondmilito | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Okcidenta Eŭropo · Orienta Eŭropo · Afriko · Proksima Oriento · Mediteraneo · Azio kaj Pacifiko · Atlantiko | ||||||||||||||||
Signifaj partoprenantoj |
Aspektoj | |||||||||||||||
Ĝis 1945 krom alie indikitaj.
Ĉefaj kunmilitantoj en kurzivo. |
Preludo 1937 1939 1940 1941 |
1943 1944 1945 • Listo de bataloj Sekvoj kaj konsekvencoj |
• atako al Pearl Harbor Civilaj influoj kaj kruelaĵoj | |||||||||||||
Aliancanoj | Akso | |||||||||||||||
en milito de 1937 enpaŝis en 1939 enpaŝis en 1940 |
enpaŝis en 1941 enpaŝis en 1943 • aliaj |
en milito de 1937 enpaŝis en 1940 enpaŝis en 1941 enpaŝis en 1942 enpaŝis en 1943 | ||||||||||||||
• Aliancanaj gvidantoj | ||||||||||||||||
Rezistmovadoj | ||||||||||||||||
Listoj | ||||||||||||||||
Kategorio · Temoj · Interkonsentoj | ||||||||||||||||
1 Antisoveta. |
|
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.