Kebraĉo
Kebraĉo (hispane : Quebracho) estas unu el la komunaj nomoj de minimume tri similaj specioj originaj de Granda Ĉako en Sudameriko :
- Schinopsis lorentzii (quebracho colorado santiagueño), el la familio de la anakardiacoj ;
- Schinopsis balansae (quebracho colorado chaqueño), el la sama familio ;
- Aspidosperma quebracho-blanco (kebraĉa aspidospermo aŭ blanka kebraĉo), el la familio de la apocinacoj.
Tiuj tri specioj estas riĉaj je tanino kaj ili provizas per tre malmola ligno, speciale rezistema. La nomo originas el la hispana lingvo quiebrahacha aŭ quebrar hacha, signifante kiu rompas hakilon.
La nomo samtempe signas la koncernan lignon [1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 547
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.