Katja Flint
Katja Flint | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1959 (64-jaraĝa) en Stadthagen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro voĉaktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.katjaflint.com/ |
Katja FLINT [katja flint] (naskiĝis la 11-an de novembro, 1959) estas germana aktorino.
Naskiĝinte en Stadthagen, Malsupra Saksio, ŝi pasigis parton de sia infanaĝo en Usono. Ŝi fariĝis kosmetikistino, studis teatran sciencon kaj dancon. La aktoradon ŝi lernis en Munkeno. Ekde 1982 Katja Flint aperas en kino kaj televido.
En la jaro 1985 ŝi edziniĝis al la aktoro Heiner Lauterbach. Unu filo naskiĝis, sed la paro disiĝis en 1991. Ekde 2001 Katja Flint vivas kune kun la verkisto Peter Handke.
Listo de filmoj
[redakti | redakti fonton]- Kolp (1983)
- Vergesst Mozart (1985)
- Leo und Charlotte (1990)
- Die Sieger (1994)
- Das Mädchen Rosemarie (1996)
- Widows – Erst die Ehe, dann das Vergnügen (1998)
- Marlene (2000 – filmbiografio, Katja Flint en la rolo de Marlene Dietrich)
- Il giovane Casanova (2002)
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.