Kata Huszárik
Kata Huszárik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de septembro 1971 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1994) |
Familio | |
Patro | Zoltán Huszárik |
Patrino | Anna Nagy |
Edz(in)o | János Boda (en) (–2017) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Kata Huszárik [husArik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Huszárik Kata estas hungara aktoro, voĉoaktoro, prezentisto. Ŝiaj personaj nomvariantoj estis Katalin kaj Kati, ŝiaj gepatroj estis Anna Nagy (aktoro) kaj Zoltán Huszárik.
Kata Huszárik[1][2] naskiĝis la 10-an de septembro 1971 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kata Huszárik maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1994. Ŝia ĉefinstruistoj estis Gábor Zsámbéki. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Katona József (1995-2001), pli poste en Teatro Szigligeti (Szolnok) (2001–2012). Baldaŭe ŝi malofte ludis en teatroj, sed pli ofte ŝi estis prezentisto en pluraj televizioj. Ŝi ricevis premiojn inter 2003-2017. Ŝi edziniĝis kaj naskis filon en 2005.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Heléna
- Othello - Bianca
- La Ventego - Venus
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Olivia
- Rikardo la 3-a - Erzsébet
- Perditaj Amopenoj - Marianna
- Multa Bruo pri Nenio - Hero
- Anton Ĉeĥov:
- Tri fratinoj - Maŝa
- Ĉeriza ĝardeno - Anja
- József Katona: Bánk bán - Izidóra
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Schwartz
- Molière:
- La mizantropo - Céliméne
- L' Avarulo - Mariane
- Georgo Dandin - Angélique
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ezüstkor (1993)
- A kanyaron túl (2001) – Anna
- Az angyalok nem sírnak (televizia filmo, 2008) – Ilona
- Harmadnapon (mallonga filmo, 2013) – Anna
- A feltaláló (2020) – Katalin Papp
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Marie Gillain, Heather Graham, Winona Ryder[3]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.