For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Kartvelio en la Olimpikoj.

Kartvelio en la Olimpikoj

Kartvelio en la Olimpikoj

Flago de Kartvelio
IOK-kodo  GEO
NOK Kartvela Olimpika Komitato
Retejogeonoc.org.ge (kartvele)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
v • d • r

Kartveliaj sportistoj unue inter 1952 kaj 1988 partoprenis kadre de la teamo de  Sovetunio. Aldone, en la Somera Olimpiko 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio – en vintro ili tiujare ne partoprenis. Ekde la Vintra Olimpiko 1994 kaj ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala kartvelia teamo partoprenas la olimpikojn. Kartvelaj atletoj ĝis inkluzive de la jaro 2022 gajnis entute 40 medalojn, plejparte en luktado, ĵudo kaj halterlevo.

La Kartvela Olimpika Komitato (kartvele საქართველოს ეროვნული ოლიმპიური კომიტეტი, [sak'art'velos erovnuli olimpiuri komiteti], GNOC) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1989 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.

Someraj Olimpikoj

[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 34 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Giorgi Kandelaki (გიორგი კანდელაკი).

La teamo atingis 2 bronzajn medalojn kaj fine havis la 68-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 36 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Giorgi Assanidze (გიორგი ასანიძე).

La teamo atingis 6 bronzajn medalojn kaj fine havis la 68-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 32 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Zurab Zviadauri (ზურაბ ზვიადაური).

La teamo atingis 2 orajn kaj arĝentajn medalojn kaj fine havis la 32-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 35 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Ramaz Nozadze (რამაზ ნოზაძე).

La teamo atingis 3 orajn, 2 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn kaj fine havis la 26-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Avtandil Ĉrikiŝvili (en blanka vestaĵo) en la Somera Olimpiko 2016

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 34 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nino Salukvadze (ნინო სალუქვაძე).

La teamo atingis 1 oran, 2 arĝentajn kaj 3 bronzajn medalojn kaj fine havis la 39-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 40 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Avtandil Ĉrikiŝvili (ავთანდილ ჭრიკიშვილი) en la malferma ceremonio kaj Laŝa Talaĥadze (ლაშა ტალახაძე) en la ferma.

La teamo atingis 2 orajn, arĝentan kaj 4 bronzajn medalojn kaj fine havis la 38-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 35 kartveliaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Nino Salukvadze (ნინო სალუქვაძე) kaj Laŝa Talaĥadze (ლაშა ტალახაძე) en la malferma ceremonio kaj Gogita Arkania (გოგიტა არქანია) en la ferma.

La teamo atingis 2 orajn, 5 arĝentajn kaj bronzan medalojn kaj fine havis la 33-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Pri la Somera Olimpiko 2024 en Parizo vidu apartan tekston.

Vintraj Olimpikoj

[redakti | redakti fonton]

En Vintraj Olimpikoj la kartvelia teamo ankoraŭ neniam atingis medalon.

En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 5 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Zurab Ĝiĝiŝvili.

la kartvelia delegacio en la Vintra Olimpiko 2010

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 4 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Sofia Aĥmeteli (სოფია ახმეტელი).

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 4 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Sofia Aĥmeteli (სოფია ახმეტელი).

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 3 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vaĥtang Murvanidze en la malferma ceremonio kaj Iason Abramaŝvili en la ferma.

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 8 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Iason Abramaŝvili en la malferma ceremonio kaj Elene Gedevaniŝvili en la ferma.

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 4 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nino Tsiklauri en la malferma ceremonio kaj Elene Gedevaniŝvili en la ferma.

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 4 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Morisi Kvitelaŝvili.

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 9 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Morisi Kvitelaŝvili kaj Nino Tsiklauri en la malferma ceremonio kaj Luka Beruvala en la ferma.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Kartvelio en la Olimpikoj
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?