Kantino
Kantino estas manĝejo kaj trinkejo en entrepreno, lernejo kaj aliaj instancoj kun multaj kunlaborantoj. La prezoj en kantino plej ofte estas pli malaltaj ol en aliaj manĝejoj ĉar profito ne estas la celo. La entrepreno kelkfoje kunpagas por la ekspluatado.
Laŭ Francisko Azorín Kantino estas Malgranda butiko, kie oni vendas trinkaĵojn k. manĝaĵetojn al soldatoj, laboristoj, k.c., loĝantaj ĉiuj en sama establejo.[1] Li indikas etimologion el greka kantos (angulo).[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 104-105.
- ↑ Azorín, samloke.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.