Kampuso
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c0/Campus_de_Azur%C3%A9m_01.jpg/220px-Campus_de_Azur%C3%A9m_01.jpg)
Kampuso (lat. campus kampo, ebenaĵo) estas areo, kie situas konstruaĵoj de Universitato kun ĉirkaŭaj terenoj. Kutime situas tie ankaŭ biblioteko kaj studenthejmoj. En iuj landoj (Belgio, Germanio) la vorto kampuso estas uzata ankaŭ en la senco de "ejo kie oni donas edukajn kursojn". Foje oni nomas kampuso ankaŭ ĉirkaŭajn terenojn de malsanulejoj aŭ iuj grandaj firmaoj.
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.