Kaldario
Kaldario (aŭ en latina caldarium, calidarium, cella caldaria aŭ cella coctilium) estis ĉambro kun varma banejo, uzata en komplekso de romiaj termoj.
Ĝi estis tre varma kaj vaporhava ĉambro varmigita pere de hipokaŭsto, nome sistemo de subtera varmigilo. Tiu estis la plej varma ĉambro en la regula serio de banĉambroj: post sviti en la kaldario, la uzantoj povis aliri al tepidejo kaj al frigidario.
En la kaldario estis varmakva banejo (alveus, varma banejo aŭ solium) en la grundo, foje estis ankaŭ laconicum, nome varma kaj seka areo por instigi sviton.
Laŭ Francisko Azorín Kaldario estas Ejo, en la romanaj Termoj, por varma bano.[1] Li indikas etimologion el la latina caldarium, el caldus (varma).[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 100.
- ↑ Azorín, samloke.
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.