For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Kálmán Kalocsay.

Kálmán Kalocsay

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kálmán Kalocsay

Kálmán Kalocsay en 1921
Persona informo
Aliaj nomoj C. E. R. Bumy
Kopar
Alex Kay
K. Stelov
Malice Pik
Peter Peneter
Naskiĝo 6-a de oktobro 1891
en Abaújszántó, Aŭstrio-Hungario
Morto 27-a de februaro 1976
en Hungario Budapeŝto, Hungario
Lingvoj Esperantohungara
Nacieco hungaro
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1916) Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Kálmán Kalocsay
Okupo
Okupo esperantisto (1911–)
tradukisto
poeto
infectious disease physician (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Tradukis en Esperanton vidu suben
Verkis en Esperanto ekz.:Plena Gramatiko de Esperanto
Parnasa Gvidlibro
vdr
Kovrilpaĝo de la faksimila eldono de 1978 de Streĉita Kordo, ĉefverko de Kalocsay.

Kálmán KALOCSAY ([ˈkaːlmaːn ˈkɒloʧai]; Esperantigite, kvankam tre malofte uzate, certe ne de la aŭtoro mem, Kolomano KALOĈAJO) (naskiĝis la 6-an de oktobro 1891 en Abaújszántó, mortis la 27-an de februaro 1976 en Budapeŝto) estis hungara Esperanta poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de la Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano. Liaj pseŭdonimoj: C. E. R. Bumy, Kopar, -y, Alex Kay, K. Stelov, Malice Pik, Peter Peneter.

Kalocsay studis medicinon kaj poste fariĝis la ĉefa infektologo ĉe grava Budapeŝta hospitalo. Onidire li lernis kaj Esperanton kaj Idon adoleske sed ekkliniĝis al la unua kiam li vidis pli grandan potencialon literaturan. En 1921, oni eldonis lian unuan originalan volumon poezian, Mondo kaj Koro. Plia jardeko pasis antaŭ la apero de lia kolekto Streĉita Kordo, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj kolektoj de originala poezio en Esperanto. Ankaŭ aperis Rimportretoj – spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj.

Plejmultaj pensas, ke li ankaŭ estis la verkinto de Sekretaj Sonetoj (erotika sonetaro) sub pseŭdonimo Peter Peneter.

Kalocsay gvidis la literaturan mondon de Esperanto pere de la revuo kaj eldonejo nomitaj Literatura Mondo. Kaj tiu grupo de verkistoj, kiuj formiĝis ĉirkaŭ la revuo dum la dudekaj kaj tridekaj jaroj, nomiĝis la Budapeŝta skolo.

La verkoj de Kalocsay pri literatura kaj lingvisma teorio inkludas la ampleksan verkon Plena Gramatiko de Esperanto, kaj Parnasa Gvidlibro, ellaboritajn kun Gastono Varingjeno, kaj la pristilan gvidlibron Lingvo Stilo Formo.

Kalocsay kunverkis la du-voluman Enciklopedio de Esperanto.

Pri Kalocsay multe verkis kaj prizorgis lian postlasaĵon Ada Csiszár, post kies morto la postlasaĵo transiris al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Kalocsay skribis: "En 1912 mi funde trastudis la gramatikon kaj vortaron de Ido. Tiam mi sciis Idon same bone kiel Esperanton. Sed mi neniam partoprenis en la Ido-movado, nek verkis ion en Ido: mia interesiĝo estis pure lingva kaj ĉesis post la ellerno de mia Ido-libro."

Redaktitaj libroj

[redakti | redakti fonton]

Mia penso [1], aperis en Norda Prismo 1957/4 p. 182-185. (samtitola kun la poemo Mia penso de Zamenhof)

Prilingvaj, prozaj kaj miksitaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
Kovrilpaĝo de Rendszeres eszperantó, 1966
Titolpaĝo de La Brita Esperantisto 2-1987 kun bildigo de busto pri Kálmán Kalocsay.
Citaĵo
 La E.-eldono de tiu ĉi libro aperas laŭ la propono de s-ro Ugo Vinicio Pacini, per la financaj rimedoj de s-ro Gino Catarzi, per la afabla interveno de F2-Centro Itala ĉe la posedanto de la eldonrajtoj Popolo d’Italia.“ 
— Hugo Steiner. Aŭstria Esperantisto (revuo) n119 (apr 1935)

Tradukoj el Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • Ezopa Saĝo – ĉine 1980
  • En nacia vesto – en 19 lingvoj, Budapest 2004
  • Johano la brava en la ĉina kaj E. dua eld: 1997
  • Kalendaro. Kálmán Kalocsay. Chapecó: Fonto, 2021. 37+25p. 20 cm. Kvarversaĵoj prenitaj el la nica literatura revuo.

Kopirajtoj

[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas, ke Ada Csiszár administris la kopirajtojn de Kalocsay post lia morto, kvankam mankas publikaj informoj pri la jura bazo por tio. Oni ne scias, kio okazis pri la kopirajtoj post la morto de Csiszár en 2007, do reeldoni verkojn de Kalocsay nun estas malfacile.

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Trovu « Kálmán Kalocsay » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto.
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Kálmán Kalocsay
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?