Jyri Häkämies
Jyri Jukka HÄKÄMIES (n. la 30-an de aŭgusto 1961 en Karhula) estas finna politikisto. Lia partio estas Nacia Koalicio. Häkämies estis membro de finna parlamento 1999–2012, ministro pri defendo 2007–2011 kaj ministro pri industrio 2011–2012.
Ankaŭ lia frato Kari Häkämies estas politikisto.
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.