János Gulyás
János Gulyás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gulyás János Péter |
Naskiĝo | 2-an de septembro 1946 en Budapeŝto |
Morto | 11-an de decembro 2021 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1970–1974) Universitato de Miskolc (1966–1968) Kölcsey Ferenc Gimnázium (en) (1961–1965) |
Familio | |
Frat(in)o | Gyula Gulyás (reĝisoro) |
Okupo | |
Okupo | ĉefkameraisto filmreĝisoro |
János Gulyás [jAnoŝ gujAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plena nomo Gulyás János Péter estis hungara filma reĝisoro, kameraisto, scenaristo, altlerneja instruisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2011). Lia frato estas Gyula Gulyás (reĝisoro).
János Gulyás[1] naskiĝis la 2-an de septembro 1946 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de decembro 2021 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Gulyás maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1965, sed dum la gimnaziaj jaroj li jam estis amatora filmisto kune kun sia frato. Post la maturiĝo li estis helplaboristo jaron, ĉar li ne povis plulerni. Li estis soldato kaj li studis en Pezindustria Universitato (Miskolc), pli poste li denove estis helplaboristo en pluraj lokoj. Inter 1970-1975 li studis en Teatroarta Altlernejo kaj li diplomiĝis. Post la diplomo li laboris en diversaj filmaj produktejoj, en la jaroj 1993 kaj 1994 li estis studiestro en Hungara Televizio, samtempe li instruis en Universitato de Miskolc. En 1999 li privatiĝis (plene sendependa). Li ricevis premiojn ekde 1988, en 2021 li ricevis premion Kossuth. Li edziĝis en 1973, lia edzino naskis 3 filojn en 1976, 1979 kaj 1981.
Elektitaj filmoj kun Gyula Gulyás
[redakti | redakti fonton]- Széki lassú (1969-93)
- Vannak változások… (1976-78)
- Törvénysértés nélkül I-II (1982-88)
- Kicsi mérges öregúr (1992-94)
- Mint mi közülünk egy (1997-2000)
Elektitaj filmoj (reĝisoro kaj kameraisto)
[redakti | redakti fonton]- Pszeudo (1971)
- Már szlovákok voltunk ? (1994)
- Mindig csak keletre… (2006-2007)
- Hiteles életet kell élni (2015-16)
Elektitaj kameraistaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- Szeretném, ha szeretnének (1961-62)
- Szembesítés (1972)
- Táncdalfesztivál után (1989)
- A milliárdos (1996)
- Veszélyes képek I-II. (2005)
- Ledöntött fáink suttogása (2013)
Elektitaj filmoj videblaj kiel aktoro
[redakti | redakti fonton]- Lumaj ventoj (1969)
- Égi bárány (1971)
Elektitaj scenaraj laboroj
[redakti | redakti fonton]- Pofonok völgye, avagy Papp Lacit nem lehet legyőzni (1980)
- Túlvilági beszélő (1992)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- [1]
- [2] Arkivigite je 2021-07-23 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.