For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Itala liro.

Itala liro

Itala liro
eksvaluto • liro
Ŝtato: Italio
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217: ITL
Mallongigo:
vdr
Itala liro (lira italiana)
ĝis la 31-a de decembro 2001
Lando: Italio
subdivido: 1 liro = 100 centimoj
mallongigo: ITL
kurzo (fiksa): 1 Eŭro = 1936,27 ITL
ambaŭ flankoj de la moneroj de 50 kaj 100 italaj liroj

La itala liro (itale lira italiana, plurale lire italiane) ĝis la jaro 1999 estis la nacia valuto de la ŝtato Italio kaj ankoraŭ uziĝis kiel pagilo ĝis la fino de la jaro 2001: Dum januaro kaj februaro 2002 eblis pagi kaj per la malnova nacia kaj per nova eŭropa valuto, kaj ekde la 1-an de marto 2002 la moneroj kaj monbiletoj ne plu uzeblas por pagado, sed nur interŝtanĝeblas al la valuto Eŭro. Unu liro korespondis al 100 «centimoj» (centesimi), sed pro longdaŭra inflacio centimoj praktike havis neniun signifon. Oficiala mallongigo de la valuto estas ITL — el tio «IT» (aŭ en interretaj adresoj «.it») estas la internacia mallongigo por Italio kaj L estas la unua litero de liro.

Antaŭ la enkonduko de la nova eŭropa valuto, ekzistis moneroj en valoro de 50, 100, 200, 500 kaj 1000 liroj (pli malaltvaloraj moneroj ne plu uziĝis), kaj monbiletoj en valoro de 1000, 2000, 5000, 10.000, 50.000, 100.000 kaj 500.000 liroj. Dum intertempo ankaŭ ekzistis monbiletoj en valoro de 20.000 liroj, sed ili jam malvalidiĝis dum la jaro 1985.

Moneroj en valoro de 1000 liroj enkondukiĝis nur dum la jaro 1997, do nur malmultajn jarojn antaŭ la definitiva enkonduko de la Eŭro. La novaj 1000-liraj moneroj havis embarasan eraron: sur ili bildiĝis mapo de Eŭropo, kaj dum sur la bildo daŭre ekzistis la limo inter la eksa okcidenta kaj orienta partoj de Germanio, malaperis la limo inter okcidenta Germanio kaj Nederlando, kiuj do ŝajne unuiĝis.

La altaj nombroj de liraj sumoj estis la rezulto de longdaŭra inflacio, kiu nur meze de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento bremsiĝis. La plej multaj el la junaj italoj dum sia vivo neniam vidis moneron de 1, 2 aŭ 5 liroj, kaj ankoraŭ multe pli malverŝajnas ke ili iam vidis centiman moneron.

La nacia banko de Italio, Banca d'Italia, ankaŭ post la jaro 2002 pluinterŝanĝis lirajn monerojn kaj monbiletojn al la nova valuto Eŭro: La liraj moneroj kaj monbiletoj, kiuj dum 2001 estis validaj, ankoraŭ interŝanĝeblos ĝis la 29-a de februaro 2012, sed monbiletoj el pli malnovaj serioj jam fine de la jaro 2006 iĝis senvaloraj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • la paĝon pri la nunaj italaj eŭro-moneroj,
  • la artikolon pri la latinida valuta unio, kiu dum la 19-a jarcento ligis la italan liron kun la valutoj de Belgio, Francio, Grekio kaj Svislando, kaj iusence estis antaŭulo de la nuna eŭropa valuto eŭro
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Itala liro
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?