For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Ital-turka milito.

Ital-turka milito

Itala-turka milito
Mustafa Kemal Atatürk (maldekstre) dum milito en Tripolis
milito
Daŭro: 29-a de septembro 1911 - 18-a de oktobro 1912
Loko: Libio, Rodiso kaj Dodekanesoj
Rezulto: Itala venko
Flankoj
Itala reĝlando Otomana Imperio
Komandantoj
Viktoro Emanuelo la 3-a Mehmed la 5-a
Forto
100.000 soldatoj 28.000 soldatoj
Perdoj
3.380 mortintoj
4.220 vunditoj
14.000 mortintoj
5.370 vunditoj
vdr

La itala-turka milito estas nomo de la armea konflikto inter Italio kaj la Osmana imperio en jaroj 1911/1912. La milito komenciĝis per itala okupo de la otomana provinco de Tripolo (hodiaŭa Libio) la 5-an de oktobro 1911. La 5-an de novembro 1911, Italio aneksis la okupitan provincon.

Milita komenco

[redakti | redakti fonton]

Kaŭzo de la milito estis la onidira malbona traktado de italaj civitanoj en Tripolis. La 27-an de septembro 1911, Italio donis ultimaton al la osmana imperio. Ene de 48 horoj, la turkoj devis rezigni je Tripolis favore al Italio. La aliaj grandpotencoj kiel Francio kaj Grand-Britio apogis Italion, tiel Italio deklaris militon la 29-an de septembro 1911 kontraŭ Turkio.

Militaj eventoj

[redakti | redakti fonton]

La itala floto sinkis en la Adriatiko serion de osmanaj militŝipoj kaj komencis ekpafi el la maro al Tripolis (30-a de septembro). La osmanaj fortoj estis malbone ekipitaj, havis 8.000 soldatojn kaj tiel ne povis repuŝi la atakon. La urbon okupis italaj taĉmentoj la 5-an de oktobro. La restintaj soldatoj retiriĝis en internon de la lando kaj ekis kontraŭofensivon inter la 23-a kaj 26-a de oktobro. Dum la unua atako estis sukcesa, la duan repuŝis la italoj.

La tramarŝo de turkaj fortoj tra Egiptio estis rifuzita fare de la nome al Turkio, fakte al Anglio apartenanta Egiptio. Pro tio alvenis nur eta kontingento en Tripolis. Tiel ankaŭ veturis la pli posta turka prezidento Mustafa Kemal kiel ĵurnalisto, sub la pseŭdonomo "Şerif Bey" [ŝerif bej], tra Egiptio. La pluaj komandantoj similmetode devis traveturi Egiption.

Komisio de la turkaj komandantoj estis reorganizi la osmanan imperion sub komandado de Paŝao Enver kaj eki batalon kontraŭ la malamikoj.

Komence ne apogis la araba loĝantaro la turkojn, sed Enver Paŝao kaj Mustafa Kemal sukcese mobilizis partojn de la araba loĝantaro kontraŭ la nekredaj invadantoj. La italoj redutis sin apud la marbordo kaj la italaj trupoj ne povis penetri la landinternon.

En 1912 staris 100.000 italoj kontraŭ 25.000 osmanaj soldatoj. Italio, kiu ne kalkulis je tia akra kontraŭstaro, ŝanĝis la taktikon kaj per la forta floto okupis en 1912 insulojn de Dodekanoj. La osmanaj fortikaĵoj en Bejruto kaj en la Dardaneloj estis pafitaj.

Militfino kaj sekvoj

[redakti | redakti fonton]

La pactraktadoj finiĝis la 18-an de oktobro 1912 en Lausanne kaj laŭ tio la Osmana Imperio devis rezigni pri provinco Tripolis al Italio. Kiel rekompenson, Italio devintus redoni la pli frue okupitajn Italajn Egeajn Insulojn, sed Italio neglektis tion.

En la milito mortis 6.000 italaj kaj 14.000 osmanaj soldatoj. Okaze de la perdita milito, la Osmana Imperio plu malfortiĝis kaj tiel la Balkana ligo firmiĝis en la deziro, ke oni devas, povas forpeli la osmanojn el ties restintaj teritorioj en Eŭropo.

Unuafoje en historio de la militoj, oni uzis batalaviadilojn. La italaj aviadiloj atakis daŭre malamikajn poziciojn sur la grundo.

{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Ital-turka milito
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?