István Janáky (pli aĝa)
István Janáky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de decembro 1901 en Hódmezővásárhely |
Morto | 11-an de januaro 1966 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 7/9-1-158 |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Infano | István Janáky (pli juna) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
István Janáky [iŝtvAn janAki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Janáky István estis hungara arkitekto.
István Janáky [1] naskiĝis la 27-an de decembro 1901 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 11-an de januaro 1966 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Janáky akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1929. Post siaj studoj li laboris en diversaj arkitektaj laborejoj, kie li frue projektis memstarajn planojn. En 1936 lia projekto atingis la unuan lokon, el la ricevita mono li establis propran laborejon kun sukcesoj, kiu funkciis ĝis la ŝtatiĝo en 1948. Li laboris en diversaj ŝtataj arkitektaj firmaoj ekde 1948. En la 1950-aj jaroj li ankaŭ instruis en lernejo pri arkitektoj.
En 1950 kaj 1953 li ricevis premiojn. Liaj ambaŭ filoj iĝis same arkitektoj.
Elektitaj projektoj
[redakti | redakti fonton]- lernejo en Komárom (1929)
- banejo en Budapeŝto (1937)
- universitataj domoj en Miskolc kaj Veszprém (urbo) (1949-1950)
- hotelo en Kecskemét (1962)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.