For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Infero (La Dia Komedio).

Infero (La Dia Komedio)

Inferno
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Dante Alighieri
Lingvoj
Lingvo toskana dialekto
Eldonado
Eldondato 1304
Ĝenro epopeo
vdr
Dante : Infero
Dante : Infero
Dante : Infero
Aŭtoro Dante Alighieri
Eldonjaro 1933
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 286
vdr

Infero estas la unua parto de La Dia Komedio, poemo de 14 mil versoj verkita de Dante Alighieri. Tiu ĉi alegorio rakontas la vojaĝadon de Dante tra la mezepoka ideo de infero. En la poemo la infero estas reprezentita kiel la antaŭa infero kaj la naŭ cirkloj. Alegorie La Dia Komedio prezentas la vojon de la animo al Dio kun la infero kiel simbolo por ekkono kaj rifuzo de pekoj.

Kunlabore kun Bruno Migliorini, la verko estas Esperantigita fare de K.Kalocsay kaj eldonita en 1933 ĉe Literatura Mondo en Budapeŝto.

Citaĵo
 Tre grava verko. Oni scias sufiĉe kiel la originalo estas stilstreĉa, kolorriĉa, vortabunda, kiel en ĝi svarmas la aludoj al ofte forgesitaj aŭ malbone konataj eventoj, kiel la ritmo estas ofte implikata per triobla ripeto de la sama rimo. Dante estas la geniulo plej abrupta en la moderna literaturo : li staras en la dezerto de sia epoko, kiel obelisko en la egiptaj sabloj. Ataki tian gigantan verkon estis preskaŭ freneza penso, eble nur Kalocsay povus venki lin kaj la plej obstinaj skeptuloj devas konfesi ke li sukcesis kaj kiel Jakobo el sia lukto kontraŭ la Anĝelo, li eliras el la batalo pli granda kaj pli forta. 
— Historio de Esperanto, Volumo II, p. 804

Jen la surskribo de la Pordo de l' Infero :

Citaĵo
 Tra mi vi venas urbon de turmento

Tra mi vi venas al dolor' ĉiama
Tra mi vi venas al damnita gento

Aŭtoron mian gvidis justo flama
La Dia Povo kreis min en kaŝo
Kaj Ĉefa Saĝo kaj Praforto Ama

Ne estis antaŭ mi kreita aĵo
Krom la eternaj; mi eterne staras

Ĉiun esperon lasu ĉe l' enpaŝo. 


Pri la traduko de Kalocsay

[redakti | redakti fonton]
  • Infero — Dante. Tradukis K. Kalocsay. Eld. Literatura Mondo, Budapest, 1933, 287 pp., 17 ilustraĵoj.
Citaĵo
 Naŭ el dek edukitaj angloj bone konas la nomojn Dante, Goethe, Cervantes, Turgenev; sed iliaj verkoj restas terra incognita, el kiu nur kelkaj bildoj, kelkaj

frazoj, iom familiariĝis. La apero de l' Dante'a Infero en Esperanta jako estas do grava evento: (1e) ĉar ĝi instigos kelkcenton da personoj legi tion, kion ili devus esti legintaj gepatralingve ; (2e) ĉar aldoniĝas ankoraŭ unu impona volumo al nia serioza literaturo, por konvinki skeptikulojn pri ties riĉo, kaj por helpi nin forgesi momente la troan aperadon de senvaloraj broŝuretoj ; (3e) ĉar per tiaj malfacilegaj tradukoj Esperanto streĉiĝas, riĉiĝas, evoluas sintakse kaj vorte; (4e) ĉar, kiel ĉe La Biblio, la Esperanta traduko klarigos kaj komentos la naciajn tradukojn; ja al la itala lingvo Esperanto pli parencas ol la angla. Neniam leginte la verkon mialingve, mi venis al ĝi freŝa, sen antaŭjuĝoj. Kompreneble mi legis laŭte, ĉar alie oni absolute maltrafas la magion, la vortsorĉon, ritmon, kaj rimon. Ege plaĉis al mi la sonora frazofluo, la pleja koncizo, la frapaj bildoj (tamen kelkloke la ritmo lamas). Citi apartajn liniojn apenaŭ eblas, sen nejusta distingo. Rilate la temon mi iom seniluziiĝis. “Granda parto konsistas el nuraj nomlistoj kaj klaĉoj el mezepoka Florenco. Prijuĝi Dante'n mi tamen ne intencas ! Kiel ĉiam, Kalocsay majstras la lingvon, manipulas mirakle la radikojn. Jen kelkaj ekzemploj: piandi, doysi, piedi, buŝi, vorti, certi, ektago, trea, sura, troo. Cetere, kial ne (almenaŭ en poezio) uzi tute kompreneblajn formojn devunte, havunte, tenatas ? Pri la neologismoj, estas alia afero. Kelkaj el ili vere utilas : rimorso, klifo, pado, vertiĝi, heĝo, ks. Proponita prepozicio cis ŝajnas bona. Sed la pogranda anstataŭigo de vortoj kun mal- per turpa, lania, febla, vara, tarda, trista (ĉu malgaja aŭ malĝoja ?) —tio ne riĉigas, nur ŝtonigas la lingvon. Cetere, se Kalocsay bezonas unuokaze vortojn dura, sinistra, olda, kial aliokaze li uzas malmola, maldekstra, maljuna samsignife ? Ĉu ne en poezio uzeblus formo aĝa anstataŭ olda ? Ĉu suben ne taŭgus anstataŭ infren? Tute senbezone li fabrikas aron da novaj radikoj, mortan balaston— nur por provizi rimojn, aŭ pro simpla kaprico. En la sekvanta listo la novaj estas ne pli netaj, nek pli esprimfortaj, ol la jamaj (en krampoj) : kompano (kunulo), iemerava (trokuvaĝa), merdo (feko), latrono (Ŝtelisto), forsto (spino ? eĝo ? kvesto ?), prizono (karcero), separi (disigi), benigna (afabla),burso (foso ? sako ? ĉelo ?),violenta (perforta), tempesto (ventego, ŝtormo), meretrico; putino (publikulino), fango (marĉo), poltrona (malbrava), agresi (ataki), drudo (amato). Absolute “nocas” la uzo de eksa=eca (alpeska=alpeca, fereska=fereca). La malbonajn formojn as anstataŭ estas, kaj kelk, mult, bon, anstataŭ kelkaj, multaj, bona oni ne sufiĉe povas kondamni. Mult ĵaroj= jarmulto ; Kelk jarojn= jarkelkon. La ritmo de la libro estas tiel nerigora, ke eblus anstataŭigi ĉi tiujn (cetere de Grabowski ekondukitajn) formojn per la plenaj formoj sen perdo. Vidu ekz. paĝon 146, versojn 49, 67. Uzo de uno anst. unu absolute senmotivas. Kalocsay misuzas prefikson mis, kaj donas al ĝi fremdan sencon . Troviĝas dubaj formoj: unun (kial ne iun ?), je l'unu flanko. Ĝenerale la stilo estas multe pli simpla kaj klara, ol ekzemple ĉe Morto de Smail Aga; tamen kelkaj frazoj restas al mi enigmaj. Kion signifas: Serpentoj em Maremma, mi ne kredas, ke estas pli, ol ties sakron kuŝis, ĝis kie la ĉeval' al homo cedas ? Ĉu aspektas bele: Mi kvrdas, ke li kredas, ke mi kredis .. .? Ke neitalo rajtas traduki tian poemegon, kelkaj eble ne konsentos; sed ĉion kontrolis spertaj italoj. Historiaj enkonduko kaj notoj iomete tragvidas la nesciulon.

Finfine —ĉi tiu verko, inda kunulo por Sinjoro Tadeo kaj la Odiseo, meritas atentan studon de ĉiu interesata pri nunaj lingvotendencoj, kaj dignan lokon sur ĉiu moderna Esperanta breto. 
— REVILO. La Brita Esperantisto - Numero 349, Majo (1934)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Infero (La Dia Komedio)
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?