Imoskapo
Imoskapo en arkitekturo estas la malsupra parto de la kolona fusto inter la bazo kaj la meza parto de la fusto nome entaso. Ĝi povas esti ornamita por havigi kontraston kun la cetero de la fusto.
Laŭ Francisko Azorín Imoskapo estas la Malsupra parto de la kolona fusto.[1] Li indikas etimologion el latina imus + scapus (malsupro + trunko).[2]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 93.
- ↑ Azorín, samloke.
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.