Ilustraĵo
Ilustraĵo (el la latina: illustrare, klarigi) estas bildo aldonita al la teksto por klarigi ĝin. Kelkaj teknikaj aŭ abstraktaj tekstoj povas bezoni klarigajn ilustraĵojn; aliajn fojojn ilustraĵoj povas utili kiel distraĵoj aŭ simplaj helpiloj por nekleraj legantoj, ekzemple en porinfana literaturo. Foje la kondiĉo enhavi ilustraĵojn povas esti grava por la priskribo aŭ reklamado de specifa verko; foje tio eĉ venas al la titolo, kiel en Plena Ilustrita Vortaro.
Ilustraĵoj estas veraj artaĵoj, tiele ke ofte la artistoj iĝas konataj kiel famaj ilustristoj, aparte de pentristoj, desegnistoj ktp. Nepra trajto de ilustraĵoj estas ke tiuj devas utili kiel komplemento al la legado kaj ne kiel tute aparta artaĵo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Organizaĵo de ilustristoj
- Asocio de ilustristoj (IO)
- Festivalo de ilustraĵoj Arkivigite je 2007-01-12 per la retarkivo Wayback Machine
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.