Ilona Kökény
Ilona Kökény | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kökény Ilona en la fruaj 1910-aj jaroj |
Naskiĝo | la 7-an de aprilo 1891 en Gyula (Hungario) |
Morto | la 1-an de julio 1947 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Andor Gábor (1913–1919) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ilona Kökény [kokEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kökény Ilona estis hungara aktoro, kabaredisto. Ŝia edzo estis Andor Gábor inter 1913-1919.
Ilona Kökény [1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1891 en Gyula, ŝi mortis la 1-an de julio 1947 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ilona Kökény akiris diplomon en Reĝa Teatra Lernejo en 1905. En la sekva jaro ŝi debutis, ŝi havis rolojn en malgrandaj teatroj aŭ kabaredoj. En 1906 ŝi naskis filinon, la patro ne estas konata, sed la bebo mortis post 2 monatoj. Post jaroj ŝi apartenis al la plej signifaj kabaredistoj. Ekde la 1920-aj jaroj ŝi havis rolojn ankaŭ en signifaj teatroj (Teatro de Újpest, Teatro Belvárosi (1931)). Sur scenejo ŝia plej ofta partnero estis Béla Salamon, krome ŝi ofte havis malgrandajn rolojn en filmoj.
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Pufi, az aszfaltbetyár (1914)
- Timár Liza (1918) - S-ino Timár
- A királyné huszárja (1935) - S-ino Döbröközi
- Boldog idők (1943) - damo en la gantovendejo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.