For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Iguacuo.

Iguacuo

Igvasuo
hispane Cataratas del Iguazú, portugale Cataratas do Iguaçu
akvofalo
Akvofaloj Igvasuo
Landoj Argentino Argentino (80%), Brazilo Brazilo (20%)
Provinco Provinco de Misiones Argentino
Subŝtato Paranao Brazilo
Trafalejoj 275
Naciaj parkoj Nacia Parko Iguazú Argenitino, Nacia Parko Iguaçu Brazilo
Tipo de akvofalo Katarakto
Rivero Igŭasuo
Situo Igŭasuo
 - koordinatoj 25° 41′ 43″ S 54° 26′ 12″ U / 25.69528 °S, 54.43667 °U / -25.69528; -54.43667 (mapo)
Alteco 82 m
Trafluo
 - mezproksima 6 500 /s
Por publiko alireblaj
Plej facila aliro Puerto Iguazú argentina flanko
Foz do Iguaçu brazila flanko
Malkovrinto Álvar N. Cabeza de Vaca eŭropa malkovrinto
 - dato 1541
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Iguazu Falls
Tipo de heredaĵo natura heredaĵo
Regiono Latina Ameriko
Situo enkadre de Brazilo
Situo enkadre de Brazilo
Situo enkadre de Brazilo
Situo enkadre de Argentino
Situo enkadre de Argentino
Situo enkadre de Argentino
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Iguazu Falls
Retpaĝo: www.cataratasdoiguacu.com.br/,%20https://iguazuargentina.com/
Map

Igvasuo[1][2] Igŭasuo[3], (portugale Cataratas do Iguaçu; hispane Cataratas del Iguazú), estas granda akvofalo situanta en Sudameriko ĉe landlimo inter Argentino kaj Brazilo (80% en Argentino kaj 20% en Brazilo), proksimume de la hidroelektra centralo Itajpuo en distanco de ĉirkaŭ 20 Km. Ĝi altas 72 metrojn kaj enhavas apartigeblajn 150–300 falojn, depende de na kiom da akvo Rivero Iguazuo kondukas. Apartaj faloj troviĝas plejparte unu apud la alia, sed eblas ankaŭ montri duŝtupajn aŭ treŝtupajn kaskadojn.

Ĝi estas Monda Naturheredaĵo de Unesko.

Kaskadego Iguazu

[redakti | redakti fonton]

Trafluinte de Kuritibo (Brazilo) pli ol 1300 kilometrojn da brazila teritorio, la rivero Iguazú, 15 kilometrojn antaŭ enflui la riveron Paraná, akiras mondan famon pro sia imponega katarakto. Tiu malsuprenĵetiĝas ĉe la 25a grado de suda latitudo. Do abundas tropika vegetaĵaro, kiu nun troviĝas sub ŝtata naturprotektado kaj ĉirkaŭas la belegan vidindejon malkovritan en 1541-42 de la hispano Alvar Núnez Cabeza de Vaca („Bovin-kapulo'). 275 akvofaloj, kelkaj el ilí falantaj preskaü 90 metrojn, estas admirataj tie de miloj da turistoj, kiuj daŭre alveturas. La akvofalara duoncirklo etendiĝas tra 2700 metroj, krucante la limon inter Argentino kaj Brazilo. Do la multnombraj videmuloj devas trairi la limkontrolon por ĝui la tuton de la grandioza spektaklo.

La rivero Iguazú ĵetas normale 1700 kubajn metrojn da akvo sekunde tra siaj kaskadegoj, kies roka arkitekturo estiĝis antaü 50 milionoj da jaroj. Sed laü la meteologiaj kondiĉoj tiu flukvanto ege malsamas. Laüdire en la jaro 1978 la fluejo preskaŭ sekiĝis kaj la fama katarakto seniluziigis la vizitantojn. Male antaŭ iom da tempo pro fortegaj pluvoj la rivero multobliĝis tiom, ke ĝia akvokvanto superis 30 000 kubajn metrojn sekunde. La akvonivelo suprenirinte kelkajn metrojn detruis parton de la pontvojoj, kiuj en la argentina flanko kondukas la turistojn ĝis Garganta del Diablo („Gorĝo de I' Diablo'). Tie akvofalegoj, unu vide al la alia, malsuprenĵetiĝas en tondranta truego.

Per motorboatoj la videmuloj nun trairas la mankantajn partojn de la pontovojo por admiri ekde sekura platformo la sovaĝan spektaklon de la bruegantaj akvoj. Personoj, kiuj vidis la katarakton de Niagara (Usono), asertas ke tiu de Iguazú estas pli impona.

Oni surpriziĝas vidi inter la homoj strangan mambeston petantan nutraĵojn. Tiuj coatí alvenas propravole de la arbaro por profiti siamaniere de la turisma konjunkturo, kiel la flugkompanioj, la busoj, la hoteloj, komercistoj kaj tiel plu.

Bildigoj en filmo

[redakti | redakti fonton]

La akvofaloj estis filmitaj en kelkaj filmoj, inkluzive de:

Igvasuo
Igvasuo
Panoramo de la akvofaloj
Panoramo de la akvofaloj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-22. Alirita 2014-03-22.
  2. http://esperanto-mg.com.br/arquivos/esperantigo-tulioflores.pdf
  3. Laŭ "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", de Erich-Dieter Krause, paĝo 672, kapvorto "Iguaçu"

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
Ĉi tiu artikolo estas plene aŭ parte bazita sur artikolo "Igŭacuo" el la internacia magazino Monato, kun permeso de la eldonejo. Por plia informo pri uzado kaj aliaj kondiĉoj, vidu Vikipedio:Monato.


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Iguacuo
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?