Hovnatanjan
La familio Hovnatanjan (armene: Հովնաթանյաններ , Hovnatanjanner ) estis eminenta armena familio de pentristoj. Ili inkluzivas kvin generaciojn de la 17a ĝis la 19a jarcentoj. La Hovnatanjan-oj devenas de la vilaĝo Ŝorot, distrikto Jernĝak en Naĥiĉevano (nun vilaĝo Şurud en rajono Ĝulfo, Naĥiĉevano, Azerbajĝano).
Ili loĝis en pluraj lokoj: Naĥiĉevano, Erevano, Tbiliso, Eĉmiadzin, Sankt-Peterburgo kaj Irano. Plej multaj el iliaj verkoj estas dediĉitaj al kristanismo kiel aliaj verkoj de sia epoko.
La familia nomo devenas de Hovnatan, la armena ekvivalento de Jonatano.
Familianoj
[redakti | redakti fonton]- Naghaŝ Hovnatan (Նաղաշ Հովնաթան) (1661-1722)[1] - fondinto de la familio; poeto, artisto, miniaturisto, murfpentristo kaj eklezia komizo
- Harutjun Hovnatanjan (Հարություն Հովնաթանյան) (18-a jarcento) - artisto kaj murpentristo
- Hakob Hovnatanjan 1-a (Հակոբ Հովնաթանյան) (mortis en en 1757) - artisto, miniaturisto, kaj poeto
- Hovnatan Hovnatanjan (Հովնաթան Հովնաթանյան) (1730 - 1801/1802) - murpentristo
- Mkrtum Hovnatanjan (Մկրտում Հովնաթանյան) (1779 —1846) - artisto, entombigita en Ĥoĝivank- tombejo, Tbiliso.
- Aghaton Hovnatanjan (Աղաթոն Հովնաթանյան) (1816–1893) - artisto
- Hakob Hovnatanjan 2-a (Հակոբ Հովնաթանյան) (1806—1881) - artisto
- Ruben Hovnatanjan (1940-1999) - artisto
Heredaĵo
[redakti | redakti fonton]Kratero sur la planedo Merkuro nomiĝas laŭ Hakob Hovnatanian[2].
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Portreto de Melikiŝvili de Hakob Hovnatanjan, Muzeo de Belartoj de Tbiliso.
-
Karaĝjan de Hakob Hovnatanjan.
-
Tiridato la 3a kun sia edzino Aŝĥen kaj fratino Ĥosroviduĥt de Naghaŝ Hovnatan.
-
Grigor Tatevaci de Hovnatan Hovnatanjan
-
Katedralo de Eĉmiadzin de Hovnatan Hovnatanjan kaj filo Mkrtum Hovnatanjan.
-
Lasta vespermanĝo de Hovnatan Hovnatanjan.
-
Moseo de Ĥoreno de Hovnatan Hovnatanjan.
-
Hajko de Mkrtum Hovnatanjan.
-
Nerses la 5-a de Hakob Hovnatanjan.
-
Eĉmiadzin, de Naghaŝ Hovnatan.
-
Ali de Hakob Hovnatanjan.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2001) Armenians and the world : yesterday and today. Erevano: Noyan Tapan, p. 130–132. ISBN 9789993051299.
- ↑ PIA12039: Low Angle Impacts: A Look at Qi Baishi and Hovnatanian. NASA. Alirita 25a de decembro 2012.
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.