For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Hotelo.

Hotelo

Kapsula Hotelo en Osako, Japanio
Renovigita Hotelo Adlon en Berlino
Llao LLao Hotelo en Bariloĉe, Argentino

Hotelo estas gastig-industria konstruaĵo, kiu ebligas, proponas por la vojaĝantoj loĝ- manĝeblecon kaj similajn servojn. (vidu ankaŭ en motelo). Notu ke en Francio (17a-19a jc) urba, vasta kaj luksa domo, posedata de riĉa burĝonobelo nomiĝas (privata) "hotelo" (palaceto).

Laŭ Francisko Azorín Hotelo estas Meblita domo, por loĝi turistojn, vojaĝantojn, k.c.[1] Li indikas etimologion el latina hospes (gasto).[2]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La similservajn sed pli malgrandajn hotelojn oni nomas gastejojn, hoteletojn. Ili aperis kun apero de la veturantoj, komercistoj apud la ĉeftrafikaj vojoj. Tre fama estis la Gastejo de Granda Sankta Bernardo ĉe montpasejo en la svislandaj Alpoj. Ĝin fondis Sankta Bernardo de Montjoux en la 10-a jarcento kaj ĝi ankaŭ hodiaŭ funkcias sub gvido de Agoston-ordenaj monaĥoj. Marko Polo, kiu vizitis Ĉinion en la 13-a jarcento, trovis densan poŝtostacian sistemon, kie la vojaĝantoj trovis tranoktejon, la kurieroj de la mongola poŝto ripozejon. Tiuj gastejoj estis en posedo de la eklezio, monaĥejoj, regantoj.

Fine de la mezepoko aperis en la islamaj kaj en la eŭropaj landoj la privatposedaj gastejoj. La disvastiĝon de la gastejoj kaŭzis la multiĝo de la poŝt-kaleŝa veturado en la 17-a jc., sed la vere abrupta evoluo okazis en la 19-a jc dum la industria revolucio, ĉefe en Anglio, kies puraj kaj komfortaj gastejoj iĝis ekzemploj por la tuta mondo.

La elformiĝo de la moderna hotelo dankindas ĉefe al la fervoja trafiko. La pli rapida veturo superfluigis la apudvojajn gastejojn, multaj el ili bankrotis. Florantaj hoteloj estiĝis komence ĉe la fervojstacioj, riveroj. Aperis la luksaj hoteloj, por kiuj la nivelon montris la londona ’’Savoy Hotel’’ ekde 1889 kun la propra elektra sistemo kaj diversaj servoj.

Nova mejloŝtono estis la malfermo de Statler Hotel en Buffalo en 1908. El ĝi kreskis la Statler Company, funkciigante la unuan hotelĉenon.

Post la unua mondmilito – kun ellaboro de la ferbetona teknologio – aperis la altaj hoteloj. La Stevens Hotel (pli posta Conrad Hilton) en Ĉikago havis 3.000 ĉambrojn kaj ĝi estis la plej granda hotelo ĝis fino de la 1960-aj jaroj, kiam malfermis la pordojn la moskva Hotelo Rossija.

Post la Dua Mondmilito obliĝis, disvastiĝis la hotelĉenoj.

La hotelojn karakterizas plej ofte propra enĉambra duŝejo (banejo), necesejo, televidilo kaj fridujo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 90.
  2. Azorín, samloke.
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Hotelo
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?