For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Vikipedio:Diskutpaĝo.

Vikipedio:Diskutpaĝo

La diskutpaĝo estas serva paĝo ligata al ĉiu paĝo kreata de la programaro MediaWiki, kie oni diskutas pri la enhavo de la paĝo mem.

Komuna regularo

[redakti fonton]
  1. En la diskutpaĝoj kaj en la balotoj oni devas subskribi sin.
  2. Kutimokaze oni prefere ne redaktu nek forviŝu komentojn de aliaj uzantoj sen ilia permeso.
  3. Estas rekomendata, ke oni uzu la ŝablonon ((Respondo al)) (uzata kiel ((re|uzantonomo))) por respondi al aliulo. Tiel "Sciigoj" funkcias al la koncerna uzanto. Krome eblas Atenti diskutpaĝon kaj kontroli ŝanĝojn en sia atentaro.

Diskutopaĝoj de uzantoj

[redakti fonton]

La maniero por diskuti kun uzanto en lia diskutopaĝo estas ĉion diskuti en diskutpaĝo de unu el uzantoj. Ĉar

  1. tuta diskuto estas en unu loko, facile konsultebla kaj sekvebla ankaŭ de aliuloj kaj post ioma pasinta tempo,
  2. diskuti povas pli ol 2 uzantoj,
  3. post arĥivigo ne estas problemo pri rompitaj ligiloj.

En Esperanta Vikipedio en antikva tempo, estis uzata ankaŭ alia maniero: uzantoj diskutis pri la temo en la diskutpaĝo de la dua uzanto. Tamen, estis jenaj problemoj:

  1. diskuto estas malfacile konsultebla kaj sekvebla, diskutantoj bezonatas saltadi inter du paĝoj,
  2. bone funkcias nur por du uzantoj, aldono de la tria estas problema,
  3. post arĥivigo rompiĝas ligiloj,
  4. kiam du manieroj estis uzataj samtempe, uzantoj devis specife atentigi sian preferatan manieron supre de sia diskutopaĝo.

Redaktado de aliulaj diskut-kontribuaĵoj

[redakti fonton]

Kutime oni prefere ne redaktu nek forviŝu diskut-kontribuaĵojn de aliaj uzantoj. Foje aperis protestoj eĉ pro lingva korekto de aliula diskuto. Tamen se temas pri klare vandala redakto, oni povas la kontribuaĵon forviŝi.

Ekzistas ankaŭ kontroversa maniero por mildigi diskuton. Se diskuto enhavas personajn atakojn, iuj vikipediistoj emas refaktorigi la tekston. Tamen refaktorigo povas esti konsiderata kiel cenzuro kaj en Esperanta Vikipedio ne estas pri ĝi ĝenerala interkonsento.

En Diskutejo kaj diskutopaĝoj de artikoloj kaj uzantoj (estas multaj aliaj vikipediistaj interkonsentoj por Maniero 1) oni uzas per-dupunktajn deŝovojn por legebligi kiel jene:

Kiel estas la supo? --[[Uzanto:Johano]]
:Bonege!! --[[Uzanto:Johana]]
::Mi faris ĝin mem! --[[Uzanto:Johano]]
Ni ŝovu la diskuton al [[Diskuto:Supo]]. --[[Uzanto:Johana]]
:Mi emas malkonsenti. --[[Uzanto:Georgo]]

Kiel estas la supo? --Johano

Bonege!! --Johana
Mi faris ĝin mem! --Johano

Ni ŝovu la diskuton al Diskuto:Supo. --Johana

Mi emas malkonsenti. --Georgo

Se vi volus respondi al la sama komento al kiu alia uzanto jam respondis, vi uzus la saman nivelon de lia deŝovo.

Kiel estas la supo? --[[Uzanto:Johano]]
:Bonege!! --[[Uzanto:Johana]]
:Ne tro malbone.. --[[Uzanto:Georgo]]

:Terure. --[[Uzanto:Jakobo]]

Kiel estas la supo? --Johano

Bonege!! --Johana
Ne tro malbone.. --Georgo
Terure. --Jakobo

Jen estas la maniero voki aliulojn. Oni povus ricevi novan mesaĝon.

Kiel estas la supo? --[[Uzanto:Johano]]
:((Re|Johano)) Bonege!! --[[Uzanto:Johana]]
::((Re|Johana)) Mi faris ĝin mem! --[[Uzanto:Johano]]
:((Re|Johano|Johana)) Terure. --[[Jakobo]]

Kiel estas la supo? --Johano

@Johano: Bonege!! --Johana
@Johana: Mi faris ĝin mem! --Johano
@Johano, Johana: Terure. --Jakobo
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Vikipedio:Diskutpaĝo
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?