For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Ĝermolisto de kanadaj esperantistoj.

Ĝermolisto de kanadaj esperantistoj

Tiu ĉi paĝo listigas ĝermajn informojn pri kanadaj esperantistoj. Movu mallongajn informojn pri kanadaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon.Se vi volus partigi informon en apartan artikolon, aldonu informojn tiel ke minimume estu tri plenaj frazoj, prefere pli, nepre estu ĝustaj kategorioj, almenaŭ kategorio:kanadaj esperantistoj, kaj laŭeble ankaŭ uziĝu la ŝablonoj ((Informkesto homo)) kaj ((vivtempo)). Post kreo de aparta artikolo forigu la informon de ĉi-tie.Ekzistas pli plena listo de kanadaj esperantistoj, en kiu listiĝu la nomoj de kanadaj esperantistoj aŭ menciataj ĉi-tie aŭ per propra biografia artikolo.
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Tiffany ANTOPOLSKI estas kanada esperantisto kaj universitata edukisto. Laŭ la stato de 2024 ŝi instruas en la komputika departamento de la kolegio Sheridan en Oakville, urbo ĉe Ontaria Lago en sud-centra Ontario (Kanado) sudokcidente de Misisogo. En 2021-2023[1] li apartenis al la estraro de Kanada Esperanto-Asocio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lumo printempo-somero 2021, p. 40

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Henrik BAUERMEISTER (naskiĝis en 1912, mortis la 20-an de decembro 1990 en Otavo, Kanado) estis dumviva membro de UEA.

A. P. BEAUCHEMIN [boŝMEN] estis franca kanadano kaj pioniro de Esperanto en Kanado. Li fondis la grupon "La Lumo" en 1901, kaj estis redaktisto de la gazeto La Lumo. Li estas membro de la Lingva Komitato en 1907.

Raymond BRISEBOIS estas origine franclingva kanada esperantisto el Kebekio. En 2021-2023[1] li apartenis al la estraro de Kanada Esperanto-Asocio kaj funkciis kiel kasisto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lumo printempo-somero 2021, p. 40

Mary CLARK estis pioniro de la Esperanto-movado en Kalgario. Ŝi estis fratino de la esperantisto Karl Clark, kemiisto fama pro evoluigo de metodo elpreni oleon el la gudrosablo kiu estas sub grandaj partoj de la tereno en la provinco Alberto.

Eric DEMERS estas kanada esperantisto kaj komputila sciencisto el Otario. En 2021-2023[1] li apartenis al la estraro de Kanada Esperanto-Asocio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lumo printempo-somero 2021, p. 40

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Garry EVANS, profesia ekonomikisto, laŭ stato de 2022 estas la kasisto de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo kaj ankaŭ funkcias kiel estrarano de Kanada Esperanto-Asocio.

John M. Geldert (naskiĝis 1853?; mortis la 16-a de junio 1928) raportisto al la Supera Kortumo de Nov-Skotio[1], estis kanada esperantisto.

Dez HACKETT en 1958 gvide organizis la fondon de Kanada Esperanto-Asocio (KEA; angle: Canadian Esperanto Association, france: Association canadienne d’espéranto) post tiucela referendumo en 1957, kaj iusence daŭrigas la pli frue ekzistantan asocion sam-noman kiu fondiĝis en 1907 kaj kiu ĉesis funkcii en 1939 pro la Dua Mondmilito. Instigo al la fondo estis interalie la problemoj ĉirkaŭ Esperanto-Asocio de Norda Ameriko sub George Alan Connor. Kanada Esperanto-Asocio estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio.

David W. M. JENKINS lernis Esperanton jam en la jaro 1905. Li servis kiel la unua prezidanto de la postmilite refondita Kanada Esperanto-Asocio (1958-61).

Guy MATTE (naskiĝis la 12-an de junio 1947 en Saint-Ubalde, Kebekio) estas kanada esperantisto, kiu esperantistiĝis en la jaro 1968. Li servis en la estraro de Kanada Esperanto-Asocio kiel kasisto (1970-1971) kaj sekretario (1972-1973). Guy ankaŭ reprezentis Kanadon en la Komitato de UEA (1971-1974).

Ron OGRAM (naskiĝis en 1944, mortis pro korinfarkto en julio 1986) estis vicdelegito en Otavo, Kanado, kaj UEA-fakdelegito pri kvakerismo.

Lorcán Ó hUIGINN naskiĝis en Irlando, kie li estis motoro en la Dublina grupo, kaj enmigris al Kanado kiel plenkreskulo. Li prezidis la Kanadan Esperanto-Asocion (1966-1971) kaj estis elektita ties Honora Membro en 1981.

Maurice PROVOST (naskiĝis en 1924, mortis la 24-an de aprilo 1998 en Montrealo) estis kanada esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

A. P. H. Rollason

[redakti | redakti fonton]

Pastro A. P. H. Rollason (mortis la 15-a de februaro 1925) estis esperantisto en Toronto. Li estis membro de la Societo de Amikoj, antaŭe Baptista pastro en Montgomery, sekretario de Toronto Esperantista Societo[2].

Suzanne ROY, doktoriĝinta, laŭ stato de 2022 estas la respondeculo pri ekskursoj de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo. Vidu ankaŭ la teksteton pri la Tririvera Esperanto-Domo.

Kevin SCHOEDEL (naskiĝdato kaj -loko ĝis nun ne konataj) estas kanada esperantisto kaj komputilisto, vivanta en Waterloo, Ontario. Li studis en la urba universitato, kaj ekde la jaro 2010 laboras kiel infomadikisto de la firmao Intel.[3][4] Laŭ propra informo li lernis Esperanton en 1991,[5] kaj poste registriĝis kiel membro de Junularo Esperantista Kanada.[6] En Esperantujo li aparte konatiĝis kiel kuntradukinto de la romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato (1996) de Harry Harrison. La nomo supozigas ke li devenas el origine germanlingva familio (eventuale unue literumita Schödel), kaj laŭ iuj el liaj komentoj dedukteblas ke li fremdlingve lernis la anglan kaj eble mem denaske germanlingvas, sed pri tio la biografiaj informoj ĝis nun ne sufiĉas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La Brita Esperantisto - Numero 281, Aŭgusto (1928)
  2. La Brita Esperantisto - Numero 241, Aprilo (1925)
  3. anglalingva profesia biografio de Kevin Schoedel (vidita en marto 2016). Arkivita el la originalo je 2016-04-02. Alirita 2016-03-21.
  4. indiko de la antaŭa biografio vere apartenas al esperantisto de tiu nomo kaj tiu urbo. Arkivita el la originalo je 2016-04-23. Alirita 2016-03-21.
  5. noto de 1993 en reta diskutfadeno de guglo-grupo
  6. listiĝo pri iuj membroj de Junularo Esperantista Kanada el junio 1995. Arkivita el la originalo je 2016-03-25. Alirita 2016-03-21.

Andrew SLY estas kanada esperantisto. En 2021-2023[1] li apartenis al la estraro de Kanada Esperanto-Asocio. Dubindas ĉu li estas ido de la pionira brita esperantistino Sybil V. Sly.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lumo printempo-somero 2021, p. 40

Nicolas VIAU laŭ stato de 2022 estas la prezidanto de de Esperanto-Societo Kebekia (ESK). Krome li funkcias kiel vicprezidanto de la LKK de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo kaj zorgas pri alekstera komunikado.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Ĝermolisto de kanadaj esperantistoj
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?