For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Guy Fawkes.

Guy Fawkes

Guy Fawkes
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1570 (1570-04-13)
en Jorko,  Reĝlando Anglio
Morto 31-an de januaro 1606 (1606-01-31) (35-jaraĝa)
en Westminster,  Reĝlando Anglio
Mortokialo Cervical fracture (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater St Peter's School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Edward Fawkes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Edith Jackson (Blake) (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o
Okupo
Okupo militisto
soldato Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Oni arestas Guy Fawkes.

Guy FAWKES [gaj faŭks] (naskiĝis la 13-an de aprilo 1570, mortis la 31-an de januaro 1606) estis la plej fama partoprenanto en la pulva konspiro de 1605 - malsukcesa komploto mortigi la britan reĝon Jakobo la 1-a kaj aliajn.

Li naskiĝis en York, urbo en nord-Anglio. Lia patro estis juristo kies fako estis la leĝoj de la eklezio. Post ties morto en 1579, la patrino de Guy Fawkes edziĝis al la ferva romkatolika Denis Bainbridge. Kiam li havis dek-ses jarojn, Guy Fawkes mem konvertiĝis al la romkatolikismo. Post laborado kiel servisto en la domegoj de du katolikaj nobeloj (la 1-a kaj 2-a Vicgrafoj Montagu), Fawkes soldatis en la armeo de Hispanio kiu klopodis subpremi la ribelon de la protestantaj nederlandanoj. Lia komandanto estis la katolika Kavaliro William Stanley, kiu havis trupon de soldatoj el Irlando kaj kiu nomumis Fawkes oficiro. En la armeo li lernis pri eksplodiloj. Eble parte pro enkonduko fare de Stanley, Fawkes renkontis Robert Catesby, kiu unue planis la pulvan konspiron, kaj kiu decidis ke Fawkes estru ĝian efektivigon.

Guy Fawkes anticipis ke li mortus kiam la pulvo eksplodus: sed la komploto malsukcesis kiam homo ekkaptis de Fawkes la torĉon per kiu li volis eksplodigi la pulvon. Antaŭ la Privata Konsilio Fawkes restis defia: demandate de lordo el Skotlando kion li intencis, li respondis, "blovegi vin, skotajn aĉulojn, reen al viaj propraj montoj". Oni torturis lin: unue li silentis sed, eltrovinte post pluraj tagoj ke aliaj konspiruloj komencis klaran ribelon, li konfesis, tamen malkaŝante nur la nomojn de konspiruloj kiuj aŭ jam mortis aŭ estis jam konataj de la instancoj. Ĉe la eŝafodo li saltis kaj rompis al si la kolon por eviti multe pli doloregan morton.

La britoj kutimas flamigi krakfajraĵojn je la 5-a de novembro, dum la "nokto de Guy Fawkes" (Guy Fawkes Night), kaj tiam ofte bruligas figuraĵon de Guy Fawkes.

Masko de Guy Fawkes

[redakti | redakti fonton]
Membroj de grupo "Anonymous", portante la maskon en Los Angeles, 2008

Dum la noktoj de Guy Fawkes, oni portis simbolan maskon pri li, sed la nuntempe uzata masko havas originon al komika libro V for Vendetta, kiu startis en 1982 kaj en ties filma adaptado en 2005, kiu aperis en 2006. La nun konatan karakterizan maskon ellaboris David Lloyd (komikdesegnisto) kaj ĝi iĝis uzata ekde dua duono de la 2000-aj jaroj dum kontraŭ-potenculaj protestoj, ĉefe fare de la movado Okupu Wall Street kaj la interreta movado "Anonymous".

{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Guy Fawkes
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?