For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Granda patriota milito.

Granda patriota milito

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la historia termino. Por informoj pri milithistorio, vidu la artikolon Orienta Fronto (Dua Mondmilito).

Granda Patriota milito (ruse Великая Отечественная война) estas ĝeneraligita termino en Rusio kaj kelkaj post-sovetaj ŝtatoj por Orienta Fronto de la Dua Mondmilito. Ĝi komenciĝis la 22-an de junio 1941 pro neatendita atako kontraŭ Sovetunio flanke de la Tria regno kaj finiĝis per la germana kapitulaco la 9-an de majo 1945.

Historie, termino "Patriota milito" (ruse Отечественная война) estis uzata por la milito kontraŭ Francio de 1812. Dum la Unua mondmilito, multaj rusoj nomis ĝin la "Dua patriota milito" (ruse Вторая Отечественная война) aŭ "Granda tutmonda patriota milito" (ruse Великая Мировая Отечественная война).[1]

Termino "Granda Patriota milito" unue estis uzita de soveta ĵurnalisto Jemeljan Jaroslavski (1878-1943) la 23-an de junio 1941, en gazeto Pravda.[2] La termino celis enspiri la patriotismon de la soveta popolo, memorigante pri la iama glora milito kontraŭ Francio. Post la venka milito en 1945, oficiala historiografio de USSR nomis tiun militon la "Granda Patriota milito".

Utiligo de la termino

[redakti | redakti fonton]

La nomon "Granda patriota milito" uzis Stalin la 3-an de julio 1941 en sia radia parolo, en kiu li aludis al patriotismo de nacioj konsistigantaj Sovetunion kontraŭ atako de faŝistaj landoj. La termino rilatas nur al bataloj de Sovetunio kontraŭ Nazia Germanio kaj ties aliancanoj — Italio, Hungario, Rumanio, Finnlando, Slovakio kaj Kroatio.

Bataloj kaj aliaj gravaj eventoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Konstantin Duŝenko, Vortaro de modernaj citaĵoj (ruse), 2006.
  2. Konstantin Duŝenko, Vortaro de modernaj citaĵoj (ruse), 2006

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Granda patriota milito
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?