For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Socia sekso.

Socia sekso

Sakŝalmo en Skota armea klano-uniformo. En multaj partoj de la Okcidento, jupo povas esti neakceptebla kiel parto de vira socia seksrolo, sed en Skotlando viroj tradicie portas kilton, kiu estas iom simila al virina jupo.

Socia sekso (neologisme ankaŭ genro [1][2] laŭ la angla vorto gender [ĜENder]) rilatas al la socia kaj kultura interpreto de la regantaj ideoj, roloj, trajtoj kaj atendoj ĉirkaŭ "vireco" kaj "virineco" en socio.

Depende de la kunteksto, ĉi tiuj trajtoj povas inkluzivi biologian sekson (t.e., la stato de esti vira, virina, aŭ intersekseca variaĵo), sociajn strukturojn bazitajn sur sekso (t.e., genraj roloj), aŭ genra identeco.[3][4][5] Plej multaj kulturoj uzas genran duumismon, havante du genrojn (knaboj/viroj kaj knabinoj/virinoj);[6] tiuj, kiuj ekzistas ekster ĉi tiuj grupoj, estas klasifikitaj kiel neduumaj. Iuj socioj havas specifajn genrojn krom "viro" kaj "virino", kiel la hiĝroj de Suda Azio; oni ofte nomas ilin triaj genroj (kaj kvaraj genroj, ktp).

La distingo inter "biologia sekso" kaj "socia sekso," kaj la kapablo difini biologian sekson laŭ absolutaj terminoj, estas tamen komplikitaj pro la ekzisto de homoj kun kondiĉoj, kia la simptomaro de plena androgen-rezistado, kie plene fenotipe inaj homoj estas genotipe "viraj." Ĝi estas plu komplikita pro lastaj studoj en neŭroscienco, kiuj montras similaĵojn inter la malmultaj sekse duformaj cerbaj strukturoj de antaŭhormonterapiaj transseksuloj kaj tiuj de cisgenruloj de ilia interna sekso.[7] Iusence eĉ biologia sekso estas socia konstruaĵo, kvankam utila konstruaĵo por priskribi la plimulton da homoj, sed certe ne scienca leĝo kiel gravitolumrapido.

En feminisma teorio kaj kvir-teorio oni distingas la utilajn biologiajn klasigojn de vira, ina, kaj interseksa seksoj, disde la socia sekso, la aro de enaj sentoj, sociaj konceptoj, normoj, kredoj, kaj anticipoj konstruitaj ĉirkaŭ tiu klasigo, laŭ kiuj oni taksas sin viro, virino, ambaŭ, aŭ neniu el tiuj.

Kelkaj aspektoj de socia sekso estas:

  • nomo kaj respekttitolo;
  • aspekto - videbla fizika formo, hararo, voĉo ktp.;
  • vestaĵoj;
  • sinteno;
  • interna identiĝo.

Malakordo aŭ malkonformo inter aspektoj de ies interna sento pri sia sekso kaj ties socie determinita sekso povas logi diskriminacion aŭ eĉ perforton.

Socia seksrolo

[redakti | redakti fonton]

Socia seksrolo (angle gender role) estas la kondutmaniero kiu en ĝusta kulturo estas taksata tipa aŭ akceptabla por koncerna sekso. Laŭ kelkaj psikologoj, kelkaj kondutmanieroj rezultas pro biologiaj kondiĉoj kaj kelkaj pro socia premo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Marguerite A. Peeters, Le gender: unue norme politique et culturelle mondiale. Outil de discernement, 2012, pollingva traduko: Gender - światowa norma polityczna i kulturowa. Narzędzie rozeznania, Wydawnictwo Sióstr Loreatanek, Varsovio 2013, p. 200, ISBN 978-83-7257-628-6
  • Alessio Giordano, Sekso kaj genro en nia percepto pri la lingvo, Literatura Foiro, organo de la PEN-centro, jaro 53, oktobro 2022, n-ro 319, paĝoj 291-301,

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. https://www.reta-vortaro.de/revo/art/genr.html#genr.0o.POL
  2. Euleax E. G. de Lima Pereira (2017). “Genro kaj cisgenra normigo”, Kontakto (Esperanto) (2), p. 9. Alirita la 25-an de decembro 2018.. 
  3. Udry, J. Richard (1994-11). “The Nature of Gender”, Demography (en) 31 (4), p. 561–573. doi:10.2307/2061790. 
  4. Haig, David (2004-04). “The Inexorable Rise of Gender and the Decline of Sex: Social Change in Academic Titles, 1945–2001”, Archives of Sexual Behavior (en) 33 (2), p. 87–96. doi:10.1023/B:ASEB.0000014323.56281.0d. 
  5. What do we mean by "sex" and "gender"? (angle). World Health Organization. Arkivita el la originalo je 2017-01-30. Alirita 2015-11-26.
  6. Kevin L. Nadal, The SAGE Encyclopedia of Psychology and Gender (2017, (ISBN 1483384276)), page 401: "Most cultures currently construct their societies based on the understanding of gender binary—the two gender categorizations (male and female). Such societies divide their population based on biological sex assigned to individuals at birth to begin the process of gender socialization."
  7. Ligilaro al diversaj neŭrosciencaj studoj en la angla.
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Biologio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Socia sekso
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?