Gaela lingvaro
La gaela lingvaro estas unu el la du precipaj lingvofamilioj en la kelta lingvaro. Nuntempe oni parolas tri malsamajn sed parencajn gaelajn lingvojn tra la insuloj Britio, Irlando kaj Manksinsulo, nome:
- La irlanda lingvo, parolata en Irlando.
- La skotgaela lingvo, parolata en Skotlando kaj Nov-Skotio (Kanado)
- La manksa lingvo, mortinta, sed ekreparolata sur Manksinsulo.
Ĉiuj el ili devenas de la malnovirlanda lingvo, kiu estis parolata dum la 5-a kaj 6-a jarcentoj.
La alia precipa keltlingva familio estas la britona lingvaro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ethnologue pri la gaela lingvaro (el Retarkivo 2008) angle
- Irlandlingva Vikipedio
- Skotgaela Vikipedio
- Mankslingva Vikipedio
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.