For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Francisco Adolfo de Varnhagen.

Francisco Adolfo de Varnhagen

Francisco Adolfo de Varnhagen
Vicgrafo de Porto Seguro
Malkovrinto de la tombo de Pedro Álvares Cabral en Santarém
Malkovrinto de la tombo de
Pedro Álvares Cabral en Santarém
Persona informo
Francisco Adolfo de Varnhagen
Naskiĝo 17-a de februaro 1816
en São João de Ipanema, San-Paŭlo,  Brazilo
Morto 26-a de junio 1878
en Vieno,  Aŭstrio
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Colégio Militar (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo diplomato
militisto
historiisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisco Adolfo de VARNHAGEN (1816-1878) (* São João de Ipanema, San-Paŭlo, en la 17-a de februaro 1816 - Vieno, en la 26-a de junio 1878) estis brazila historiisto, militisto kaj diplomato.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Filo de la portugalino Maria Flávia de Sá Magalhães kaj de la germana inĝeniero Friedrich Ludwig Wilhelm Varnhagen (1783-1842), kiu estis dungita de la Krono por konstruigi altajn fornojn en la Reĝa Ferfabriko de Ipanema, en la regiono de Sorocaba, en la tiama Kapitanio de San-Paŭlo. Francisko Adolfo studis en la "Reĝa Milita Kolegio de la Lumo", en Lisbono, kaj komencis la militkarieron dum la epoko de la Liberalaj Militoj, kiel voluntulo ĉe la trupoj de Petro la 4-a, kiuj batalis kontraŭ Don Mikaelo la 1-a el Portugalio.

Inter 1835 kaj 1838 li verkis "Notícia do Brasil", sian unuan historiaĵon. Liaj esploroj pri la temo kondukis lin al la lokalizado de la tombo de Pedro Álvares Cabral, en la Preĝejo de la Graco, en Santarém. Li estis akceptita kiel sociano-kunrespondanto en la "Akademio pri Sciencoj de Lisbono"[1]kaj diplomiĝis kiel milita inĝeniero en 1839, en la Reĝa Akademio pri Fortikigado, Artilerio kaj Desegno.

En 1840, li reiris Brazilon, kaj en la venonta jaro li aktivis en la "Brazila Instituto pri Historio kaj Geografio", okupinte la postenon kiel ĉefsekretario. En 1844, li ricevis la brazilan naciecon, tiel ke li povis partopreni en la diplomatia kariero. Li servis en la ambasadejo de Lisbono kaj Madrido, kaj akiris agnoskon kiel historiisto, dank'al la publikigo de lia "Ĝenerala Historio de Brazilo" en du volumoj (1854-1857). Li estis kunvokita al la Paragvaja Milito (1858), kaj pli malfrue li servis en Venezuelo, Nova Granado, nuna Kolombio, Ekvadoro, Ĉilio, Peruo kaj Nederlando.

La amo al lia naskiĝlando faris lin registri, malsupre de la verkotitolo kiu lin senmortigis (la Historio de Brazilo), la frazon - devenanto de Sorocaba. Sur la suproj de la Monto Ipanema staras monumento al Varnhagen, vizitita de la reĝa familio en la 11-a de novembro 1884. Sur tiu monumento ekzistas la surkribo: Je la memoro de Varnhagen, Vicgrafo de Porto Seguro, naskiĝinta en la fekunda tero malkovrita de Kolombo. Inicita de sia patro pri la grandaj kaj utilaj aferoj, li tremetigis sian patrion, skribante ties historion. Lia senmorta animo kunigas tie ĉi ĉiujn liajn rememoraĵojn.

Dum siaj eksterlandaj vojaĝoj li profitis la okazon por kolekti dokumentojn pri Brazilo en bibliotekoj kaj arkivoj. En 1872, li ricevis la titolon de Barono de Porto Seguro, kaj post du jaroj li fariĝis vicgrafo. Li finigis sian karieron kiel diplomatian reprezentanton en Vieno, Aŭstrio, kie li mortis, en 1878, estante 62-jara.

Edziĝinte al la ĉilanino Carmen Ovalle ekde 1864, li estis principe sepultita en Santiago de Ĉilio. Liaj mortrestaĵoj devus esti deponitaj en la regiono de Sorocaba, pli ĝuste sur la monto de Araçoiaba da Serra, loko kie li naskiĝis apud la Reĝa Ferfabriko Vilaĝo Sankta Johano de Ypanema. Liaj mortrestaĵoj kuŝas ene de iu monumento al Varnhagen, en la Avenuo Ĝeneral Osorjo, en Sorocaba. Sur la memortabulo de ĉi-monumento restas la diraĵoj: Tie ĉi estas deponitaj la mortrestaĵoj de Francisko Adolfo de Varnhagen, Vicgrafo de Porto Seguro, Paulistano el Sorokaba, kaj patro de la Historio de Brazilo *17-2-1816 † 29-6-1878. Elportitaj el Santiago de Ĉilio, en la centjareco de lia mortodato. Municipa urbestro Theodoro Mendes. Sorocaba, 29-6-1978. Parto de lia biblioteko estis akirita de la brazila bibliofilo José Mindlin (1914-2010), membro de la Brazila Beletristika Akademio, kaj donacita por la arkivoj de la Universitato de San-Paŭlo, post la morto de Mindlin.

  • Notícia do Brasil (1835–1838)
  • Épicos Brasileiros (1843)
  • Amador Bueno (1847)
  • Trovas e Cantares de um Códice do Século XVI (1849)
  • Florilégio da Poesia Brasileira (1850)
  • História Geral do Brasil Arkivigite je 2014-05-08 per la retarkivo Wayback Machine (1854–1857)
  • Sumé (1855)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La Akademio pri Sciencoj de Lisbono estis fondita de la reĝino Dona Maria la 1-a en la 24-a de decembro 1779.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Francisco Adolfo de Varnhagen
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?